Kupjansk (ukraine Куп'янськ) estas urbo en Ĥarkiva provinco, Ukrainio.
Kupjansk | |||
---|---|---|---|
urbo de provinca signifo • setlejo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 169 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 813 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 37° 37′ O 49.70638888888937.61666666666749° 42′ N, 37° 37′ O [+] | ||
Alto | 79 m [+] | ||
Areo | 33,4 km² (3 340 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kupiansk [+] | |||
Kupjansk estis establita dum granda intra-ukrainia migrado en la dua duono de la 17-a jarcento. Ĝi estis setlejo de la ukrainaj kozakoj. Pro la konstanta minaco de la tataroj, la setlejo havis armean karakteron.
En 1779 Kupjansk ricevis la statuson de urbo.
En 1941, post kiam Kievo kaj Ĥarkivo estis okupitaj fare de la germanoj, la registaro de la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko translokiĝis al Kupjansk. La 24-an de junio 1942, la urbo estis okupita fare de la invadintaj germanoj kaj liberigita fare de la Ruĝa Armeo la 3-an de februaro 1943.
Dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) Kupjansk estis okupita de rusaj trupoj ekde la 27-a de februaro 2022. Dum tiu periodo, Kupjansk iĝis la fakta ĉefsidejo de la arme-civila registaro de Ĥarkivo, kiu estas apogita de Rusio. Ĝi estis liberigita la 10-an de septembro 2022.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kupjansk, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.