La Kastrisma revolucio, pli konata simple kiel Kuba revolucio, estis konsiderata plej ofte la periodo de la dua duono de la 20-a jarcento en Kubo, kie revoluciuloj unue forigis el la povo la antaŭan burĝan kaj diktatoran registaron de Batista kaj organizis unue naciisman sistemon kaj poste (ĉirkaŭ 1961) komunisman sistemon apogitan de Sovetunio.
Dum tiu periodo la revolucio multe ŝanĝis la situacion en tiu insulo de Karibio kaj estis la ununura komunisma revolucio sukcesa en Ameriko kaj ankaŭ la ununura tiom longdaura politika sistemo en tiu kontinento kaj preskaŭ tutmonde. La ĉefa estro de tiu revolucio estis Fidel Castro, sed ĝi ĝuis ankaŭ de la spirita simboleco de Che Guevara kiu internaciiĝis kaj danke al kiu oni propagandis tiun revolucion kaj ties idearon.
Dum ĉiu tiu epoko tiu simbola revolucio estis pristudita kaj prikomentita de politikistoj, intelektuloj kaj politologoj de la tuta mondo. Dekomence preskaŭ ĉiuj komunismaj organizoj kaj maldekstraj individuoj apogis tiujn revolucion kaj sistemon. Dum la 1960aj jaroj kaj ĉefe dum la venonta jardeko multaj komunismaj organizoj deflankiĝis el la apogo al la Sovetunio kaj pro tio komencis la kritiko eĉ en la samaj taĉmentoj de la maldekstrularo. Poste la kritikantoj pliiĝis pro la informo pri manko de libereco en Kubo kaj persekuto al opoziciantoj. Tiu polemiko okazis en multaj medioj, ekzemple inter verkistoj, ĉar multaj el ili apogis la kastrisman revolucion dekomence kaj poste malapogis ĝin, kiel ekzemple Mario Vargas Llosa dum samgrupaj verkistoj kiel Gabriel García Márquez daŭre apogis tiun sistemon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kuba revolucio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.