Krzysztof MAURIN (naskiĝis la 14-an de julio 1923 en Varsovio, m.
la 14-an de januaro 2017 samloke) – pola matematikisto francdevena, matematika fizikisto, kreinto de la pola skolo pri matematika fiziko, ekde 1966 ordinara profesoro de matematiko ĉe Fizika Fakultato de Varsovia Universitato.
Krzysztof Maurin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1923 en Varsovio | ||||
Morto | 14-an de januaro 2017 (93-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Lingvoj | pola • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • universitata instruisto • filozofo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Stanisław Mazur vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li kreis Katedron de Matematikaj Metodoj ĉe la Fizika Fakultato kaj postmilite estis daŭriganto de Varsovia matematika skolo. Spertulo pri la teorio de grupa prezento kaj Hilberta spaco; aŭtoro de vaste konataj, pioniraj en pollingva areo monografioj. De la komenco de 70-aj jaroj gvidis seminarion "Malfermitaj sistemoj", kiun vizitis multe da eminentaj sciencistoj kaj pensuloj el Pollando kaj eksterlando (en tio ankaŭ tradukata de la profesoro en la polan lingvon fizikisto Carl Friedrich von Weizsäcker). Vizitanta profesoro en pluraj eŭropaj universitatoj, interalie en Germanio, Francio, Italio, Svedio kaj Svislando. Kelkfoje en la 80-aj jaroj estis invitata kun lekcioj al la konataj papaj seminarioj kun partopreno de sciencistoj en Castel Gandolfo.
Aŭtoro de populara trivoluma akademia lernolibro Analiza (Analitiko), estanta alrigardo al matematiko kiel lingvo de fiziko. Eldonata de PWN (Pola Scienca Eldonejo).
Krom matematiko kaj fiziko Maurin ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj teologio. En siaj laboraĵoj prezentis proprajn ideojn pri profundaj ligoj inter matematiko, filozofio kaj teologio. Li kunlaboris kaj eksidis en sciencaj konsilioj de la revuo "Gnosis" kaj "Albo albo – Inspiracje Jungowskie" (Aŭ aŭ - Jungaj Inspiroj), partoprenis kiel preleganto en jungaj konferencoj. De juneco amikiĝis kun tradukisto kaj antropozofo Jerzy Prokopiuk – kune ili estis ligitaj kun la rondo koncentrita en apudvarsovia Komorów ĉirkaŭ sciencisto kaj mistikulo, Robert Walter. En antropozofio kaj agado de Rudolf Steiner li vidis gravajn spiritajn eventojn de la 20-a jarcento kaj profundigo de kristanismo je esenca gnoza dimensio. Alte aprezis ankaŭ kreemon kaj ideojn de Martin Buber, Viktor Frankl, Rudolf Bultmann, Karl Jaspers, Gershom Scholem, Raimon Panikkar, Johano Paŭlo la 2-a, Karl Löwith, Rudolf Otto, Walter F. Otto, Carl Gustav Jung, Paul Tillich, Henry Corbin, Friedrich Weinreb, Jean Gebser kaj Leopold Ziegler – ofte citis ilin en siaj lekcioj kaj laboraĵoj.
En 1960 ricevis Premion je la nomo al Stefan Banach.
Postmorte, januare 2017 prezidento de Pola Respubliko distingis lin per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Krzysztof Maurin, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.