Kristana kruco estas figuro aŭ korpo, konsistanta el du transversaj pecoj, formantaj kvar rektangulojn.
Ĉe antikvuloj, speco de pendigilo, fostego, en kiu estas fiksita transversa trabo, sur kiu oni lasis morti krimulojn, ligitajn aŭ najlitajn je ekstremaĵoj de la membroj. Vidu Krucumado
Tiu ekzekutadmetodo estis kutime uzata de la romianoj, krucumado estis ekzekutado por la sklavoj. Post Spartako malvenkis, miloj da kaptitaj sklavoj estis krucumitaj plurajn kilometrojn laŭlonge de ĉefaj romiaj vojoj. Sed ĉefa «famo» de tiu ekzekutmetodo venas de tio ke Jesuo Kristo estis tiel ekzekutita laŭ la rakontoj de la Evangelio.
Fakte, kiel montris la historiistoj, la crux de la latinoj, el la greka σταυρός (paliso, fosto) ne estis krucforma, la crux konsistis en vertikala ligna fosto, kiu daŭre restis enfiksita en tero, kaj en la momento de la ekzekutado oni metis sur ĝi horizontalan brakon, la patibulum, provizita per mortezo en la centro, fiksinte la kondamniton ĉe tiu horizontala trabo. Tiel la tuto estis T-forma. Tamen kiam la formo de tiu kruco iĝis kristana simbolo, tio estis sub formo de "latina kruco" (✝). El tiu baza formo pluraj formoj ekestis:
Kruco simbolo de la elaĉetiga morto de Kristo iĝis centra simbolo de la kristanoj kaj estas abunde uzita diversmaniere:
Tiu konsistas en gestoj de la dekstra brako kaj mano, kiu kvazaŭ desegnas formon de kruco sur la korpo de la signanto. Tiun geston kristanoj faras en tre variaj cirkonstancoj : komence, fine aŭ dum preĝo, kiel respektosigno antaŭ sanktaj bildoj, aŭ la «sankta sakramento», antaŭ mortinto, post trempi fingrojn en benita akvo enirante preĝejojn far pastro por beni, pro timo por ekzorcizi danĝeron aŭ la Diablon, aŭ pli ĝenerale pro emocio aŭ por atesti sian kristanecon, ktp.
La maniero fari malsamas ĉe la katolikoj kaj ortodoksuloj :
Aliaj gestoj krucodesegnaj estas uzitaj de pastro dum kelkaj okazoj, ekzemple en la «merkredo de la cindroj» li desegnas krucon pere de cindroj sur la frunto de la piuloj por memorigi al ili, ke ili estas nur cindro kaj reiĝos cindron.
Monumentaj grandskalaj krucoj estis starigitaj laŭlonge la vojojn, ĉe la vojkrucoj, ktp, ofte meze de la kampoj. La preterpasantoj signis sin (i.e. faris la krucosignadon) kaj ofte preĝis ĉiufoje kiam ili pasis preter unu. Laŭ la regionoj, lokaj tradiciaj formoj kaj stiloj de tiuj vojaj krucoj varias. Plej famaj kaj artaj estas en Bretonio la «kalvarioj». Ofta surskribo sur vojaj krucoj estas AVE CRUX SPES UNICA ("saluton kruco, ho ununura espero"). Kelkfoje kruco estis starigita de individuo, kies mortodaton oni gravuris sur la bazon kun tiu alvoko «preĝu por li (ŝi)» (ekzemple sur la apude bildigita, en regiono Malseka Ĉampanjo)
Miniaturaj krucoj kiel juvelpendaĵo sur ĉenetoj portitaj ĉirkaŭ kolo estis ege popularaj inter kristanoj, kaj ankoraŭ estas. Unu ankaŭ troviĝas en mezo de ĉiu rozario.
Esprimoj: porti sian krucon = elporti daŭrajn afliktaĵojn, kiel Jesuo portis sian krucolignaĵon, konsiderinte kiel imitado de li, aŭ simple fatalisme.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kristana kruco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.