Fine de aprilo 2008 mondkonatiĝis krimkazo de Amstetten en Malsupra Aŭstrio:
Elisabeth Fritzl (nask. 1966) estis kaptita de sia patro Josef Fritzl (naskita je la 9-a de aprilo 1935) kaj tenita dum 24 jaroj en la kelo de ties domo kaj plurmilfoje seksperfortita.
Ŝi naskis sep infanojn, unu el kiuj mortis mallonge post la naskiĝo kaj la patro forbruligis la kadavron en kaldrono. DNA-provo pruvis, ke la infanoj estis generitaj per incesto . Tri el la infanoj estis tenitaj kaptitaj en la kelo kune kun sia patrino. La aliaj tri infanoj iĝis adoptitaj infanoj de la avo-patro, ĉar la bunkro havis nur 60 kvadratajn metrojn, kio ne sufiĉis por ses infanoj kaj la patrino. Lia edzino kaj neniu en la najbarejo sciis pri la terura krimo. La bunkro-kelo estis fermata per dikega pordo, malfermebla per elektra ŝlosilkodo, kiun konis nur Fritzl.
La kazo malkovriĝis, kiam la plej aĝa el la infanoj (19-jara) estis portata al malsanulejo pro vivdanĝera malsano la 19-an de aprilo 2008. La patro-avo konfesis siajn farojn.
La proceso kontraŭ Josef Fritzl okazis de la 16-a ĝis la 19-a de marto 2009 en la distriktara tribunalo de St. Pölten. Li estis akuzita pro murdo, seksperforto, malliberigo kaj incesto. La tribunalo trovis lin kulpa en ĉiuj punktoj. Li estis verdiktita je vivolonga mallibero en prizono por mense abnormaj krimuloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Krimkazo de Amstetten, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.