Kore estas sesopa rokgrupo de Nantes, Francio kiu kantas en Esperanto.
Ĝis nun ili eldonis nur du KD-ojn. La bando koncertis en diversaj festivaloj en Tuluzo (KAFE), Strasburgo (IJK), kaj Angulemo. Kris daŭrigis sian vojon sola por verki kaj poluri sian stilon antaŭ ol kuniĝi kun François Tijou, kromnomita “Fiks”, gitaristo, kaj lia amiko David Hadjadj, multinstrumentisto kaj aranĝisto el Parizo. El tiu nova kunlaborado, deko da titoloj estis registritaj en 2007, kio nun faras de Kore muzika triopo en studio, kaj sesopo da muzikistoj diverstendencaj sursceneje.
Kore | |
---|---|
Deveno | Nantes, Francio |
Ĝenroj | Rokmuziko |
Retejo | elkore.free.fr |
La neŭtrala lingvo, kun latinslavaj sonorecoj, deklinaciata per tekstoj ofte aŭtobiografiaj, donas al la bando veran identecon. Laŭ la maniero de mitaj bandoj, Kore distingiĝas per lingva, muzika, kaj voĉa originalecoj kiu komplete forestas de la aktualaj scenejoj tre avidataj! Tio estas bedaŭrinda, ĉar Kore deziregus malkovrigi sian varietean popmuzikon tiom al la ĝenerala publiko kiom al la tutmonda esperantistaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kore, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.