La korinta ordo estas la lasta el la tri antikvaj grekaj arkitekturaj kolonaj ordoj.
Ĝi diferenciĝas per precipe riĉa dekoracio kaj kornico ornamita de du vicoj da akantaj folioj al kiuj sekvas iaj helikfiguroj nome kaŭlikloj.
Tia vegetala dekoracio estis jam uzita en Antikva Egiptio aŭ en Asirio, sed la grekoj modernigis kaj purigis la antaŭajn formojn, tiel kreante novan stilon. Kvankam la nomo de la ordo devenas de la greka urbo Korinto, tiu stilo estis iom pli uzita en Ateno.
Laŭ Francisko Azorín korinta ordo estas Tipa ordo de la greka k. romana arkitekturo, kies kolonaj kapiteloj estas tre ornamitaj per akantofolioj. Li indikas etimologion el Korinto, propra nomo de greka urbo kaj de tie la latina corinthius.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Korinta ordo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.