La festo de la plej sankta koro de Jesuo (latine: Sanctissimum Cor Jesu), ofte nur nomata festo de Sankta Koro aŭ sankta koro de Jesuo, preskribiĝis por la tuta romkatolika eklezio per dekreto de Pio la 9-a (23-a de aŭgusto 1856).
Ekde 1889 ĝi estas festo unuaranga.
Ĝi festatas la vendredon ok tagojn post la ĵaŭda Kristokorpa Festo (do la trian vendredon post pentekosto). La koro simbolu la senfinan amon de la filo de Dio Jesuo Kristo por la homoj.
Jam antaŭe ekzistis tiaj festoj, sed nur en eklezieroj: festadpermesoj papaj por Pollando-Litovio estis de 1765, por la hispanaj kaj portugalaj reĝlandoj de 1779, por Ameriko de 1804, por la Sankta Lando de 1819 ktp.
En la monaĥejo de Paray-le-Monial vivis la sanktulino Margareta Maria Alacoque, pro ties vizioj de Jesuo, interalie estiĝis la festo. Ŝia unua okazis la 27-an de decembro 1673.
La adorestimo de la "Tre Sankta Koro" kontraŭbatalitis de du flankoj: de la jansenistoj kaj de la klerismuloj. Grandan estimon havas la festo ĝis hodiaŭ en Tirolo: ĉar tie ĉiun jaron surmonte brulas fajretoj en la festotago kaj memorigas ankaŭ la iaman okupadon fare de napoleonaj trupoj.
Por la plejsankta koro de la Sinjoro ekzistas ankaŭ propra litanio, en kiu la koro de Jesuo en epitetoj jene priskribatas respektive difinatas:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sankta koro de Jesuo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.