Kopepodoj (signife remil-piedoj) estas grupo de malgrandaj krustuloj troviĝantaj en maroj kaj apudaj habitatoj de nesala akvo.
Kelkaj specioj estas el planktono (flosantaj en maraj akvoj), kelkaj estas bentosaj (loĝantaj sur la oceana grundo), kaj kelkaj kontinentaj specioj povas loĝi en ŝlim-teraj habitatoj kaj aliaj en malsekaj teraj lokoj, kiaj marĉoj, sub folia subkreskaĵaro en humidaj arbaroj, fontoj, porptempaj lagetoj kaj flokoj, marĉa musko, aŭ akvujoj (fitotelmatoj) de plantoj kiaj la bromeliacoj kaj aliaj karnovoraj plantoj. Multaj vivas subgrunde en maraj kaj nemaraj kavoj, akvotruoj, aŭ rojoj. Kopepodoj estas foje uzataj kiel bioindikiloj.
Kopepodoj formas subklason apartenantan al la subfilumo de krustuloj. Kopepodoj estas dividataj en dek ordoj. Oni konas ĉirkaŭ 13,000 speciojn de kopepodoj, kaj 2,800 el ili loĝas en nesalaj akvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kopepodo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.