Kontenerŝipoj estas ŝarĝoŝipoj kiuj portas la tutan ŝarĝon en kamiongrandaj konteneroj, laŭ tekniko nomita kontenerado.
Ili estas ofta rimedo de komerca diversrimeda ŝarĝo-transporto kaj nuntempe transportas plej el la transmara ŝarĝaro.
Kapacito de Kontenerŝipoj estas mezurata en 20-futa unuo (6,1 m, TEU). Tipaj ŝarĝoj estas mikso de 20-futaj kaj 40-futaj (2-TEU) ISO-standardaj konteneroj, el kiuj tiuj lastaj hegemonias.
Laŭ tunaro, 39% de komercaj ŝipoj estas petrolŝipoj, 26% estas ŝutvaraj ŝipoj, 17% konteneraj ŝipoj kaj 15% estis aliaj tipoj. totale nombrante 1.04 miliardojn da tunoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kontenerŝipo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.