KONISI Gaku (naskiĝis en 1934 en Minoo, mortis la 17-an de januaro 2018) estis japana universitata profesoro pri fiziko kaj esperantisto.
Li eklernis Esperanton en la aĝo de 13 jaroj (1948). Movade aktiva en SAT kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Li estis interalie membro de la Akademio de Esperanto kaj ano de la konsilio de Japana Esperanto-Instituto.
Li amplekse tradukis el la japana, interalie prozon de Yasunari Kawabata (La Neĝa Lando), Miyazawa Kenzi k.a. Li tradukis multajn kantojn kaj kompilis kantarojn, komponis originalajn kantojn (kaj melodion kaj poezion). Li ankaŭ verkis origine en Esperanto. Kolekto de liaj sciencfikciaj verkoj aperis sub la titolo Vage tra la Dimensioj. Li verkis krome lernolibrojn, estis prezidanto de la redakta komisiono de Esperanto-Japana Vortaro. kaj ĝenerale aktivis plurkampe. Li verkis japane pri la Esperanta gramatiko. Li ankaŭ kontribuis per gramatika edifado per libro kaj gazetartikoloj, organizado de la movado.
Premiita en la Belartaj Konkursoj. Li estis elektita honora membro de UEA en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en 2007.
La Premio Ossaka por la jaro 2000 estas aljuĝita al Konisi Gaku, pro
|
. La premiado okazis oktobre de 2000, kadre de la Japana Esperanto-Kongreso.
kompilita de Mine Yositaka
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konisi Gaku, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.