Kojno estas korpo, en kiu du flankaj surfacoj renkontiĝas akutangule.
Kojno estas simpla ilo por dispartigi objektojn aŭ fendi objekton. Kojno funkcias per transmisio de forto laŭ la mekanika principo de dekliva ebeno. La efiko de multaj aliaj iloj baziĝas sur la efiko de kojno: tranĉinstrumentoj kiel tranĉilo, hakilo, pioĉo kaj kunligiloj kiel najlo kaj ŝraŭbo.
Laŭ Francisko Azorín kojno estas Ligna aŭ metala peco, dika ĉe unu ekstremo k. maldikiĝinta, kun akra rando ĉe la alia. Li indikas etimologion el la latina cuneus (kojno) el cunere (fendi). Kaj li aldonas la terminojn kojni, por meti kojnon; kojnoforma skribo kaj malkojni.
La kojno el ligno, ŝtono aŭ metalo apartenas al la plej fruaj kaj plej gravaj inventoj de la homaro.
La efikeco de kojno estas limigita de sia solideco kaj aliflanke de la frotado, kiu rezultiĝas ĉe ĝia aplikado.
Kojno ne ĉiam devas esti el dura materialo por esti efika: ekzemplo de akvoglitado: aŭtopneŭo sur malseka strato kunpremas la akvofilmon antaŭ sin, kaj - pro la kojnoefiko de la kunpremita akvo - perdas la kontakton al la strato.
En la naturo la kojnoprincipo troviĝas i.a. ĉe specifaj beko-formoj de birdoj, ekz-e pego kaj alciono, krome ĉe meteorologiaj frontoj kaj similaj kolizioj de varma kaj malvarma aero.
Ekzistas proverbo pri kojno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kojno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.