Lingvoscienco Kojneo

En lingvoscienco, kojneo (κοινή komuna en la greka) estas norma lingvo aŭ dialekto, kiu elmerĝiĝis el kontakto inter du aŭ pliaj reciproke kompreneblaj variaĵoj (dialektoj) de la sama lingvo.

Ĉar parolantoj jam komprenis unu la alian antaŭ ol la alveno de la kojneo, la kojneiga procedo ne estas tiom drasta, kiom piĝinigado kaj kreoligado. Malsame de piĝinigado kaj kreoligado, ne ekzistas "celo" en la formigado de kojneo. Ĝi havas kontinuecon tiel, ke parolantoj ne devas abandoni siajn lingvajn variaĵojn.

Normalan influon inter najbaraj dialektoj oni ne rigardas kiel kojneigadon. Kojnea variaĵo elmerĝiĝas kiel nova parolata variaĵo aldona al la originaj dialektoj; ĝi ne ŝanĝas iun ekzistan dialekton. Tio apartigas koineigadon de la normala evoluado de dialektoj.

La terminon 'kojneo' (kiu signifas 'komuna' en la greka) oni unue uzis por referenci la formon de la greka lingvo, nome la kojnea greka lingvo, uzata kiel lingvafrankao dum la helena kaj romia periodoj. Ĝi elmerĝiĝis kiel miksita idiomo inter la ordinaraj homoj en Pireo, la marporto de Ateno, kie loĝis grekoj el malsamaj partoj de la Mediteraneo.

Referencoj

Tags:

DialektoGreka lingvoLingvosciencoNorma lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

FughiuGiorgia MeloniPenamacorOkcidentoSerĉilo-optimumigoSârbi (Hălmăgel)Publika nudecoPluvioFrancisco de GoyaPi (nombro)1-HeksinoTaylor SwiftDekano (kemio)Prima k-opoArtoFajliloKolapogiloClermont-de-l'Oise (stacidomo)Sun MicrosystemsĈefpaĝoBankostumo1-DodekinoSârbi (Ilia)FrancioSanoDDTOtavoHumaitá (Amazonio)VolovanoLigo de Ĉampionoj de UEFAChristoph Maria Herbst7-a de apriloISO 8601Fonua lingvoMediaGoblinBenifaió (stacidomo)Mina (Sauda Arabio)Aldous HuxleyArdenojPornografioRobert J. C. YoungKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de UsonoOperaciumoLondonoBukareŝtoVojaĝo al KazohinioContactJešeticeFemurfendoMoncofaCSSSeksumadoInterretoVikinovaĵojJoachim WankeBihar (historia departemento)KanceroDupinta ĉapeloHou YifanEsperanto🡆 More