Klivelanda Bejulo

La Klivelanda bejulo, aŭ en angla Cleveland Bay, estas raso de ĉevaloj kiuj originiĝis en Anglio dum la 17a jarcento, nomita laŭ sia koloro beja kaj pro la distrikto Cleveland de Jorkŝiro.

Ĝi estas bone muskoleca ĉevalo, kun kruroj kiuj estas fortaj sed mallongaj kompare al la korpo. Tiuj ĉevaloj estas ĉiam bejaj, kvankam kelkaj helaj haroj en krinaro kaj vosto estas karakteraj de kelkaj raslinioj. Ĝi estas la plej aĝa ĉevalraso establita en Anglio, kaj la nura netira ĉevalo disvolvigita en Granda Britio. La prauloj de la raso estis disvolvigitaj dum la Mezepoko por uzado kiel ŝarĝoĉevaloj, kiam ili akiris sian kromnomon "Chapman Horses". Tiuj ŝarĝoĉevaloj estis krucigita kun sango el Andaluzaj kaj Berberaj, kaj poste kun Arabaj kaj Pursanguloj, por krei la nuntempan Klivelandan bejulon. Dum la jarpaŝado, tiu ĉi raso iĝis pli malpeza strukture dum ili estis uzitaj pli kiel ĉevaloj por kondukado kaj por rajdado. La populareco de la Klivelanda Bejulo ege fluktuis ekde ĝi dekomence importiĝis al Usono komence de la 19a jarcento. Spite gravaj malpliiĝoj en la populacio post la Dua Mondmilito, la raso ĝuis rekuperiĝon en populareco ekde la 1970-aj jaroj, kvankam ekzistis nur ĉirkaŭ 550 ĉevaloj tutmonde ĉirkaŭ 2006.

A bay horse walking, with a fence and metal building in the background.
Virĉevalo 3/4 de Klivelanda bejulo, 1/4 de Pursangulo

Ili estis patronigitaj de membroj de la reĝa familio tra sia historio, kaj ili estas ankoraŭ uzataj por peli kaleŝon en reĝaj paradoj nuntempaj. Tiu ĉi raso estis uzata ankaŭ por disvolvigi kaj plibonigi kelkajn rasojn de varmsanguloj kaj de tirĉevaloj. Nuntempe ili estas uzataj por farma laboro kaj kondukado, same kiel por subsela laboro. Ili estas partikulare popularaj por vulpoĉasado kaj por ĉevalsaltado, kaj purrasuloj kaj krucigitaj kun Pursanguloj. La Klivelanda bejulo estas rara raso, kaj ambaŭ la brita Rare Breeds Survival Trust kaj la usona Livestock Breeds Conservancy konsideras la populacion je danĝera alproksimiĝo al formorto.

Referencoj

  • Bongianni, Maurizio (editor). (1988) Simon & Schuster's Guide to Horses and Ponies. Nov-Jorko, NY: Simon & Schuster, Inc.. ISBN 0-671-66068-3.
  • Dent, Anthony. (1978) Cleveland Bay Horses. Canaan, NY: J.A. Allen. ISBN 0-85131-283-7.
  • Edwards, Elwyn Hartley. (1994) The Encyclopedia of the Horse, 1‑a eldono, Nov-Jorko, NY: Dorling Kindersley. ISBN 1-56458-614-6.
  • Edwards, Elwyn Hartley and Candida Geddes (editors). (1987) The Complete Horse Book. North Pomfret, VT: Trafalgar Square, Inc.. ISBN 0-943955-00-9.
  • Hayes, Capt. M. Horace, FRCVS. [1969] (1976) Points of the Horse, 7‑a eldono, Nov-Jorko, NY: Arco Publishing Company, Inc.. ISBN 978-0-09-038711-3.
  • Hendricks, Bonnie. International Encyclopedia of Horse Breeds. University of Oklahoma Press. ISBN 978-0-8061-3884-8.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Andaluza ĉevaloAraba ĉevaloBejaBerbera ĉevaloCleveland (Anglio)Dua MondmilitoHibrido (biologio)JorkŝiroMezepokoPursanguloRajdadoRasoĈevalkondukadoĈevalo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Porsche 911FemurfendoJava (programlingvo)PopidoOradeaRevolucio de la DiantojAnuboSilikozoCarl DavisErotikaj helpilojBodo WartkeBurgo HoheneckenAraraquaraJapanioMuzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)1993Adolf HitlerSylvia SaintMausStokholmoPrivacy BadgerLigo de Ĉampionoj de UEFAZjablikovo (stacio de Moskva metroo)Intermama fendoKyllä isä osaaKladruby (distrikto Tachov)1922OkcidentoEl Pozo (stacidomo)UndekanoSântelec4-a de apriloMoncófar (stacidomo)Rumana lingvoBilbejsAŝurbanipalKolombioBihar (historia departemento)Statistiko de EsperantujoAppleBenifaió (stacidomo)KanadoMuzeo de HarapoFagotoSankt FlorianNapoleono BonaparteTamtamoProksimaĵoj MadridoListen to WikipediaKongresa PollandoBihar vármegyeSârbi (Budești)DrahanoviceCianogena kloridoKrizaj medicinaj servojDistrikto Castelo BrancoPlenuma povoStir-helpa sistemoSunoBerlinoStacidomo de Ilmenau BadNooPugnokoitoAstronomiaj kaj astrologiaj simbolojStefan Zweig25-a de aprilo🡆 More