La Andaluza, konata ankaŭ kiel Purhispana ĉevalo aŭ PRE (Pura Raza Española, Pura Hispana Raso), estas raso de ĉevalo el la Iberia Duoninsulo, kie ties prauloj estis loĝintaj dum miloj da jaroj.
La Andaluza estis agnoskita kiel unuopa raso ekde la 15a jarcento, kaj ties strukturo malmulte ŝanĝis laŭlonge de la jarcentoj. Tra ties historio, ĝi estis konata pro sia lerteco kaj kuraĝo kiel militĉevalo, kaj estis aprezata pro sia nobleco. La raso estis uzata kiel diplomata donaco fare de la hispanaj registaroj, kaj reĝoj tra Eŭropo rajdis kaj posedis hispanajn ĉevalojn. Dum la 19a jarcento, militoj, malsanoj kaj krucbredado ege malpliigis ties nombrojn, kaj spite kelkan rekuperadon fine de la 19a jarcento, la tendenco pluis al la komenco de la 20a jarcento. Eksportado de Andaluzaj el Hispanio estis limigita ĝis la 1960-aj jaroj, sed la raso ekde tiem disvastiĝis tra la tuta mondo, spite ties malalta populacio. En 2010, estis pli ol 185,000 registritaju Andaluzaj ĉevaloj tutmonde.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Andaluza ĉevalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.