Kina ĝenro estas ĝenerala temo de filmoj kiu utilas por ties klasigo. Tiu koncepto estas konvencia pakto inter la publiko kaj la distribuanto, kiu celas kontentigon ĉe la psikologiaj esperoj de la spektanto pri la filmo, nome temas pri gvidilo por la konduto de la publiko - ĉu oni celas ridon (komedio), emocion, ploron (dramo), timon (teruro), surprizon (fantazio), distradon (aventuro), ktp - aŭ por la rekono de temoj, lokoj, bildoj, situacioj, aferoj, agoj..., kiujn oni esperas trafi en la filmoj.
Se tio ne okazas, la publiko povas seniluziiĝi, kiel okazis ekzemple ĉe 2001: A Space Odyssey (Stanley Kubrick, 1968), kiu estis reklamita kiel filmo de sciencfikcio (sen sceno pri homedoj, lasta vojaĝo aŭ la feto flosanta en la spaco), kaj tial la tiama publiko iom malkontentiĝis pro malplenumo de siaj esperoj. Nur poste ĝi iĝis referenca filmo, kvankam ne facile klasigebla el la vidpunkto de «ĝenro».
Kinĝenroj, kiel ĉe aliaj artaj kanpoj, devenas el la klasika kulturo de antikveco, ĉefe el ties ĉefaj ĝenroj: nome komedio kaj tragedio. Tiuj ĝenroj diversiĝis kaj komplikiĝis en teatro, kaj la unuaj filmoj iel klopodis imiti ilin. Sed baldaŭ, la pli ampleksaj kinebloj komplete apartiĝis disde la tradiciaj klasoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kina ĝenro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.