2001: A Space Odyssey (2001: Kosma Odiseado) estas influa 1968-a sciencfikcia filmo direktita de Stanley Kubrick.
La scenaro, verkita de Kubrick kaj Arthur C. Clarke traktas temojn pri homa evoluo kaj teknologio, artefarita inteligenteco, kaj ekstertera vivo. La filmo estas notinda pro sia scienca realismo, pionira uzo de specialaj efektoj, kaj provokaj bildoj kaj sonoj anstataŭ tradiciaj teknikoj de rakontema kino.
2001: Kosma Odiseado | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 2001: A Space Odyssey |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 6-a de aprilo 1968 |
Daŭro | 141 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcio |
Kameraado | Geoffrey Unsworth |
Buĝeto | Usona $10.500.000 |
Reĝisoro(j) | Stanley Kubrick |
Produktisto(j) | Stanley Kubrick |
Scenaro | Stanley Kubrick Arthur C. Clarke |
Laŭ la verko de | Arthur C. Clarke |
Filmita en | Britio |
Loko de rakonto | Clavius Base • Discovery One • Jupitero • Tycho • Afriko • Luno |
Muziko de | Johann Strauss-filo Aram Ĥaĉaturian Richard Strauss György Ligeti |
Rolantoj | Keir Dullea • Gary Lockwood • William Sylvester • Douglas Rain • Leonard Rossiter • Margaret Tyzack • Robert Beatty • Sean Sullivan • Ed Bishop • Peter Schiff • Ann Gillis • Vivian Kubrick • Kenneth Kendall • Bill Weston • Alan Gifford • Arthur C. Clarke • Daniel Richter • Terry Duggan • John Ashley |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Stanley Kubrick |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
Distribuo | Metro-Goldwyn-Mayer |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Kansas City Film Critics Circle Award for Best Director • Kansas City Film Critics Circle Award for Best Film • David di Donatello for best foreign production • BAFTA Award for Best Sound • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
La filmo ricevis vastan spektrumon da pozitivaj kaj negativaj revuoj post publikigo. Hodiaŭ ĝi estas vaste pripensata inter kritikuloj kiel unu el la plej bonaj filmoj iam ajn. Ĝi estis kandidatigita por kvar Akademiaj Premioj, kaj gajnis unu por plej bonaj specialaj efektoj. Ĝi estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
Aperas en la filmo steluloj Keir Dullea, Gary Lockwood, kaj William Sylvester, kaj aliaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article 2001: A Space Odyssey, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.