Kenitro aŭ Kenitra (arabe القنيطرة, Al-Qunaytra, prononce Al-Qnītra laŭ parolmaniero) estas grandurbo kaj universitata urbo de Maroko, inter 1932-1956 konata kiel Port-Lyautey.
Ĝi estas havenurbo laŭ la rivero Sebu. Ĝi estas ĉefurbo de la regiono de Gharb-Chrarda-Béni Hssen.
Kenitro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • municipo de Maroko • urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 14000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 431 282 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 664 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 6° 35′ U 34.25-6.583333333333334° 15′ N, 6° 35′ U [+] | ||||
Alto | 26 m [+] | ||||
Areo | 650 km² (65 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kenitra [+] | |||||
Kenitro situas sur ebenaĵo en la nordokcidenta sekcio de la lando.
La fenicoj okupis la marbordon, ilia ruino situas 10 km de Kenitro. Laŭ traktato en 1912 la francoj protektis la urbon kontraŭ la berberaj ribelantoj. Poste la francoj konstruis havenon ĉe buŝo de la rivero, kiu iĝis la plej bona enlanda haveno en Maroko. La urbo famis pri subtera akvokonduktilo, kiu estis detruita en 1928. En 1942 la urbo estis grava mararmea bazo de Usono. Baldaŭe la usonanoj fondis ankaŭ aviadilan bazon, kiu estis fermita en 1991.
Kenitro havas 2 stacidomojn. La ĉefvojoj al la aliaj urboj sekvas ĝenerale la fervojajn liniojn.
Kenitro situas en Mediteranea klimato. La temperaturo somere superas eĉ 40 °C kaj tiam tre malofte pluvas. Jare pluvas po 555 mm. En novembro kaj decembro pluvas po 100 mm, dume tre malofte la temperaturo falas sub frostopunkto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kenitro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.