La Kartvela Soveta Socialisma Respubliko (kartvele საქართველოს საბჭოთა სოციალისტური რესპუბლიკა, Sak'art'velos Sabĉota Soc'ialisturi Respublika) estis la nomo kiun ricevis Kartvelio kiam ĝi estis aneksita al Sovetio, ekde 1936 ĝis 1991.
Ĝia nomo ruse Грузинская ССР, Gruzinskaja SSR). Ĝi komencis ekzisti kiel Soveta Socialisma Respubliko la 25-an de februaro 1921. Ekde la 12-a de marto 1922 ĝis la 5-a de decembro 1936 apartenis al la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko kune kun la SSR de Armenio kaj la SSR de Azerbajĝano. La 5-a de novembro 1990 ĝi estis renomata kiel Kartvela Respubliko. Ĝi restis en Sovetio plian duonjaron ĝis atingi la sendependiĝon.
Kartvela Soveta Socialisma Respubliko | |||||||||
| |||||||||
historia lando • eksa administra teritoria unuo • Respublikoj de Sovetunio • suverena ŝtato • administra teritoria unuo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
soveta respubliko | |||||||||
| |||||||||
Kartvelio estis perforte aneksita al la FSSR de Transkaŭkazio kiu inkluzivis Armenion, Kartvelion kaj Azerbajĝanon. La soveta registaro devigis al Kartvelio cedi plurajn historiajn kartvelajn provincojn al Turkio (la provinco Tao-Klarjeti, al Azerbajĝano, la provinco Ereti, kaj Saingilo, al Armenio (la regiono Lori) kaj al Rusio parton de la marbordo de la Nigra Maro. La rusa mandato estis tre akra post la fino de la enlanda milito: La sovetoj ekzekutis ĉirkaŭ 50.000 personojn inter 1921 - 1924, pli ol 150.000 estis purigitaj sub la regado de Stalino kaj ĝia sekreta superulo de la kartvela polico, Lavrenty Beria inter 1935 – 1938, 1942 kaj 1945 - 1951. En 1936 la FSSR de Transkaŭkazio estis disigita kaj Kartvelio konvertiĝis en la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.