La Kanaria pufino aŭ Duna pufino (Puffinus holeae) estis relative granda pufino nome birdospecio de la familio de Procelariedoj, kiu reproduktiĝis en la arkipelago de Kanarioj de la Norda Atlantika Oceano.
Oni trovis ties fosiliojn ankaŭ en Figueira Brava, nome kava arkeologia kuŝejo de la okcidenta marbordo de Portugalio. La specifa epiteto honoras sinjorinon Jean Hole kiu kolektis fosilian materialon de la specio en la Jandia Duoninsulo de Fuerteventura. Ĝi estis intermeza laŭgrando inter la Nordmara kaj la Flavbeka pufinoj. Ties reproduktaj kolonioj estis en dunoj, kontraste al tiuj de la pli malgranda kaj simpatria Lafa pufino kiu reproduktiĝis en lafejoj. Formorto de la specio okazis antaŭ ĉirkaŭ 2000-3000 jaroj, samtempe kun la unua homa setlado en la insuloj fare de Guanĉoj, kun plej verŝjana kaŭzo en homa predado.
Kanaria pufino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kanaria pufino | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Puffinus holeae (Walker, Wragg & Harrison, 1990) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Fosilioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kanaria pufino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.