La Kaledonia Universitato de Glasgovo (angle Glasgow Caledonian University), post la Universitato de Glasgow kaj la Universitato de Strathclyde estas la tria universitato de la urbo Glasgovo en Skotlando, Britio.
Kun pli ol 17 000 studentoj temas pri unu el la plej grandaj universitatoj en Skotlando.
Kaledonia Universitato de Glasgovo | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | For the Common Weal | |
Informoj | ||
fondodato | la 1-an de aprilo 1993 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | , 4° 15′ 1″ U 55.8672-4.2501655° 52′ 2″ N, 4° 15′ 1″ U | |
lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
urbo | Glasgovo, Skotlando, Britio | |
poŝtkodo | G4 0BA | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 17 045 vd | |
retejo | [[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Jisc • Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
filiita al | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
| ||
| ||
La institucio estis fondita la 1-an de aprilo 1993 per la fandado de la Politeknikumo de Glasgovo kaj La Reĝina Kolegio (The Queen College) de la urbo. Ambaŭ antaŭaj universitatoj havis longan historion. La originoj de la Reĝina Kolegio reiras al la jaro 1875, kiam la urba altlernejo de kuirado (Glasgow School of Cookery) estis fondita. La urba Politeknikumo estis establita en la fruaj 1970-aj jaroj el la Altlernejoj de Scienco kaj Teknologio (Colleges of Science and Technology) kaj la Altlernejo de Komerco (College of Commerce).
La instrua fokuso de la universitato estas grupigata je ok temaj areoj, la tiel nomataj akademiaj lernejoj (Academic Schools):
La universitato situas en modernaj konstruaĵoj de kampuso (nur-universitata tereno) en la centro de Glasgovo. Krome, estas plia kampuso en la urbocentro de Londono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kaledonia Universitato de Glasgovo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.