Kaiser estas la germanlingva vorto por imperiestro.
Same kiel la bulgara, serba kaj rusa Caroj, ĝi rekte derivas el la titolo de la romiaj imperiestroj Caesar, kiu siavice estas derivita el persona nomo de branĉo de la gens (klano) Julia, al kiu apartenis Julio Cezaro, nome praulo de la unua imperia familio.
En la unua jarcento p.K. la alnomo estis transformita en imperian kvalifikaĵon. En tiu epoko jam estiĝis la ĝermana pruntvorto “keisar”, kiu prenis malsamajn, sed similajn formojn en diversaj ĝermanaj lingvoj. Multe pli malfrue, dum la Mezepoko, la slavoj pruntis la romian vorton, kiu poste iĝis en la rusa “царь” (carj), kiu estas “caro” en Esperanto.
En aliaj eŭropaj lingvoj (specife la romanaj kaj la angla) la vortoj kiuj signifas “imperiestro” devenas de la latina vorto “imperator” (kiu estis la titolo de la plej grava generalo, aŭ militestro). “Post la fino de la romia respubliko, la romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco.”
Kvankam la Britaj monarkoj kiel "Imperiestroj de Hindio" estis nomataj ankaŭ "Kaisar-i-Hind" en Hindia kaj Urdua, tiu vorto, kvankam finfine kunhavanta la saman Latinan originon, derivis el la Greka lingvo: Καῖσαρ (kaisar), ne de la Germana Kaiser.
En Angla lingvo, la termino 'the Kaiser' estas kutime rezervita por la imperiestroj de la Germana Imperio kaj de la imperiestroj de la Aŭstria Imperio. Dum la Unua Mondmilito, kontraŭ-germana sento estis pinta; tiele la termino the Kaiser — speciale aplikita al Vilhelmo la 2-a de Germanio — akiris konsiderinde negativajn konotaciojn, ĉefe en angle parolantaj landoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kaiser, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.