La Kablanda rokturdo Monticola rupestrisestas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.
Tiu rokturdo reproduktiĝas en orienta kaj suda Sudafriko. Ĝi estas komuna endemia loĝanto, nemigranta krom sezonaj altitudaj movetoj en kelkaj areoj.
Kablanda rokturdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masklo de Kablanda rokturdo ĉe Kvazulu-Natalo, Sudafriko Ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola rupestris (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio reproduktiĝas en montaj rokareoj kun disa vegetaĵaro. La ino demetas 2-3 ovojn en tasforma nesto en roka kavaĵo aŭ kornico. Ili manĝas ampleksan gamon de insektoj kaj aliaj etaj animaloj kaj kelkaj beroj.
Tiu estas granda fortika rokturdo 19-21 cm longa. La somera masklo havas grizecbluan kapon, tre oranĝajn subajn partojn kaj eksterajn vostoplumojn kaj brunajn flugilojn kaj dorson. Kiel diferencilo antaŭ aliaj samgenranoj, tiu masklo havas ne tiom malhelajn flugilojn kaj oranĝecajn ŝultrojn.
La ino estas ĝenerale bruna, sed kun tre forta ruĝeca nuanco en subaj partoj, malkiel multaj aliaj samgenranoj. La eksteraj vostoplumoj estas ruĝecaj kiel tiuj de la masklo. Nematuruloj estas kiel inoj, sed supraj partoj havas sablokolorajn punktojn kaj la subaj partoj montras nigran skvamecon.
La masklo de Kablanda rokturdo havas fajfan kanton cii-cii-cii t-ĉii-ĉuiiuu, kaj eventuale imitadon de aliaj birdoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kablanda rokturdo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.