Juri Karloviĉ Oleŝa (ruse Юрий Карлович Олеша, naskiĝis la 3-an de marto 1899 en Odeso - m.
oktobro majo 1960 en Moskvo) estis rusa verkisto. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj verkistoj de la sovetia epoko kaj unu el la malmultaj, kiuj kapablis verki verkojn kun daŭra arta valoro malgraŭ la premo de cenzuro. Kune kun Ilf kaj Petrov, Isaak Babel kaj Konstantin Paustovskij, li estas konsiderata parto de la verkista lernejo de Odeso.
Juri Oleŝa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de februaro 1899 en Kropivnickij | |
Morto | 10-an de majo 1960 (61-jaraĝa) en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio | |
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio • Rusio vd | |
Alma mater | Richelieu Lyceum vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Зубило vd | |
Okupo | poeto • dramaturgo • prozisto • scenaristo • romanisto • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Envy ❦ Three Fat Men vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Juri Olesja kreskis en Odeso kaj debutis kiel verkisto en la 1920-aj jaroj. Li estas unu el la tiel nomataj "kunuloj" aŭ komplicoj de la sovetia ŝtato. Ekde la 1930-aj jaroj li vivis izolite kaj luktis kun sia alkoholismo. Li tiam verkis interalie filmajn manuskriptojn kaj filmajn recenzojn. Li estis artiste stilkonscia verkisto. En la 1930-aj jaroj multaj el la amikoj kaj konatoj de la verkisto estis subpremitaj. La ĉefaj verkoj de Oleŝa mem (inter 1936 ĝis 1956) ne estis represitaj.
Plej fama estas lia romano Envio (Zavist, 1927), kiu montras la kontraston inter efikaj sovetiaj homoj kaj paralizitaj individuistoj.
Funde reviziita eldono de la taglibroj de Oleŝa estis publikigita en 1999 sub la titolo "La Libro de Adiaŭo" (redaktoro V. Gudkov).
Krom romanoj kaj taglibraj noticoj, li verkis teatraĵojn, poemojn kaj filmscenariojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Juri Oleŝa, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.