Julian Draxler (prononco , naskiĝis la 20-an de septembro 1993(nun 1993-09-20) en Gladbeck, do nun 30-aĝa) estas germana futbalisto.
Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, tiujn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj de la Futbala Mondpokalo 2018. En la matĉoj de la nacia teamo de 2014 kaj 2016 li rekoneblis per la ĉemiza numero "14", en tiuj de 2018 per la numero "7". Klube li laŭ stato de somero 2014 membras en la teamo de FC Schalke 04 en Gelsenkirchen (de la centro de lia naskiĝurbo ĝis la kluba stadiono estas eĉ ne 8 kilometroj, do kvankam oni dumvoje pasas urbolimon, la klubo nomeblas kvazaŭ "hejmurba").
Julian Draxler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1993 (30-jaraĝa) en Gladbeck |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.julian-draxler.com/ |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Julian Draxler, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.