Juhani AHO (vere: Juhani Brofeldt; naskiĝinta la 11-an de septembro 1861 en Lapinlahti, mortinta la 8-an de aŭgusto 1921 en Helsinko), estis finna verkisto kaj ĵurnalisto.
Juhani Aho | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juhani Aho | |||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1861 en Lapinlahti | ||||
Morto | 8-an de aŭgusto 1921 (59-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Mortis per | difterio vd | ||||
Etno | finnoj vd | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Loĝloko | Ahola vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko • Kuopio Lyceum High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Venny Soldan-Brofeldt vd | ||||
Amkunulo | Tilly Soldan vd | ||||
Infanoj | Heikki Aho • Antti Aho • Björn Soldan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • romanisto vd | ||||
Aktiva dum | 1883– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juhani Aho devenis el pietisma familio en kiu la legado de sekularaĵoj ne toleriĝis. Lia patro Henrik Gustaf Theodor Brofeldt estis eklezia preposto en Lapinlahti kaj lia patrino nomiĝis Karolina Fredrika Emelie Snellman. Aho studis inter 1880 kaj 1884 historion kaj literaturon en Helsinko. Jam dum la studentaj jaroj li liberprofesie laboris por diversaj gazetoj. Li ankaŭ kunfondis la periodaĵon "Päivälehti" per kio li iĝis unu el la plej gravaj personuoj ĉe Juna Finnio. Tiu ĉi grupo da intelektuloj elpensis novajn ideojn por la socio, la arto kaj la moralo en tiu eostskandinavia lando. Invitoj kaj vojaĝoj el Franclando kaj Ruslando sekvis.
La unuajn literaturajn instigojn li ricevis de Bjørnstjerne Bjørnson, Henrik Ibsen, Lev Tolstoj kaj Émile Zola. Aho krome kontinuigis la humanismajn tradiciojn de la finna literaturo laŭ la modelo de Aleksis Kivi aŭ Minna Canth. Ankoraŭ ĉi-tage liaj tradukaĵoj alte valoras kaj ŝatatas. Aho ĉerpis temojn siajn el la finna popola vivo estiĝonte tiumaniere pioniro de la moderna Realismo en sia patrujo.
En 1891 li edzinigis la pentristinon Venny Soldan-Brofeldt kiu naskis al li du infanojn: Heikki Aho (1895–1961) kaj Antti Juhani Aho (1900–1960). Filo lia Björn Soldan (1902–1953) estis komuna infano kun la bofratino Tilly.
Laŭ Gustaf af Geijerstam ege laŭdendas lia tenera vido je la plej etaj aferoj de la vivo efikonte ke simpatio kaj por la estinto kaj por la estonto senteblas. La eldonisto Hans Marquardt atentigas ankaŭ al ties profunde psikologia kompatemo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Juhani Aho, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.