La jud-kartvela lingvo aŭ kartvele ყივრული, ankaŭ nomata Kivruli aŭ Qiwruli, estas la tradicia lingvo de la judoj de Kartvelio.
Eblas konsideri ĝin dialekto de la kartvela lingvo, kun multaj hebreaj kaj arameaj pruntvortoj, sed malgraŭ tiuj vortoj nejudaj kartveloj povas relative bone kompreni ĝin. Temas pri la sola sudkaŭkaza juda lingvo. Ĝia statuso kiel malplimulta lingvo en Kartvelio estas temo de multaj debatoj.
Jud-kartvela lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
kartvela lingvo • judaj lingvoj | |
Parolata en | Kartvelio, Israelo, Novjorko (Usono) kaj alie |
Parolantoj | 85 000 |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 60 000 – 79 800 (vidu tekste) |
Skribo | hebrebaza alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | cau |
ISO 639-3 | jge |
Glottolog | jude1258 |
Angla nomo | Judaeo-Georgian |
Franca nomo | judéo-géorgien |
La jud-kartvela lingvo nun ankoraŭ parolatas fare de inter 60 000 kaj 79 800 personoj, el inter ili
La lingvo estas en akuta danĝero de formorto, aparte en Israelo, ĉar multaj infanoj de kartveldevenaj gepatroj kreskas unulingve hebrelingvaj. En Kartvelio la lingvo ĝis nun ne havas oficialan statuson, kaj ne estas granda ŝanco ke tio ŝanĝiĝos, ĉar kontinue multaj kartvelaj judoj forlasas la landon kaj tial la nombro de parolantoj en Kartvelio daŭre malplimultiĝas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jud-kartvela lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.