Juan RULFO (naskiĝis la 16-an de majo, 1917 en Sayula, Jalisco, Meksiko mortis la 8-an de januaro, 1986 en Meksikurbo) estis meksika verkisto.
Li atingis altan situon inter tieaj verkistoj nur per la publikigo de du libretoj.
Juan Rulfo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Rulfo | |||||
Naskonomo | Juan Nepomuceno Carlos Pérez Rulfo Vizcaíno | ||||
Naskiĝo | 16-an de majo 1917 en Sayula | ||||
Morto | 7-an de januaro 1986 (68-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • scenaristo • fotisto • romanisto vd | ||||
Laborkampo | beletro • filmo • fotografio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | El llano en llamas ❦ Pedro Páramo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vere tiu verkisto havis ne agrablan junecon. Li estis orfo kaj laboris en ne brilaj postenoj kiel administristo kaj simile. En la aĝo de 24 jaroj, Juan Rulfo konatiĝis kun Clara Aparicio, lia estonta edzino, kiam tiu ĉi estis 13-jara. La geedzoj havis du filojn, Claudia kaj Juan Francisco. Post sia famiĝo li atingis pli interesajn kulturpostenojn sed eĉ tiam kaj tiel li estis nesocia homo kaj kvankam fama neniam ŝatis aperi amaskomunikile kiel konata gravulo.
La intereso de lia verko baziĝas en la mikso de du diversaj ingrediencoj: li eliras de nacia kaj regiona realeco por atingi pli tutmondajn kaj homajn temojn, kiel doloro, seniluziigo, soleco, morto. Ĉefe morto kiel simbolo de malplena vivo plenigas la tutan verkon de Rulfo. Alimaniere dirite, tiu aŭtoro miksas fantazion kun realeco kaj tiel estiĝas unu el la plej simbolaj verkistoj de la tiel nomata sudamerika skolo "magia realismo" pro uzado de plej modernaj rakontaj teknikoj.
Rulfo ankaŭ estis fotisto kaj oni povas vidi la samajn temojn kiujn li traktas en siaj skribverkoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Juan Rulfo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.