Jozef (aŭ Jozefo), hebree יוֹסֵף, estis unu el la dek du filoj de la hebrea patriarĥo Jakob, kaj la plej amata filo de la patro.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jozefo. |
Lia patrino estis Raĥel. Lian historion rakontas la finaj 14 ĉapitroj de Genezo. Tombo lia troviĝas en nuna Nablus.
Jozef | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Korano Genezo 30 Genezo 33 Genezo 35 Genezo 37 Genezo 39 Genezo 40 Genezo 41 Genezo 42 Genezo 43 Genezo 44 Genezo 45 Genezo 46 Genezo 47 Genezo 48 |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | sen valoro |
Religio | sen valoro |
Posedaĵo | mikskolora vesto |
Loĝloko | Hebron valley, Antikva Egiptio, Judeo |
Okupo | sonĝinterpretisto • ŝtata funkciulo |
Patro | Jakobo |
Patrino | Raĥel |
Gefratoj | Dina • Naftali • Simeono • Levi • Jehuda • Benjamen • Dan • Zebulun • Isaĥar • Gad • Aŝer • Ruben |
Edzo/Edzino | Asenath ( Zulaikha ) |
Infanoj | Manase • Efraim |
La nomo Jozef signifas "Javeo pliigas/aldonas"; oni diras ke Raĥel, naskante lin, ekdiris "La Eternulo aldonos al mi alian filon" (Ge 30.24).
Deksepjara Jozef paŝtadis gregojn kune kun la fratoj. La fratoj enviis lin pro lia favorateco ĉe Jakob. Ili forkaptis lin, intencante murdi lin, sed Ruben intervenis dirante "ne verŝu lian sangon", do ili vendis lin kiel sklavon al komerca karavano preterpasanta, kiu kondukis lin en Egiptujon. La fratoj ŝiris la mikskoloran veston, kiun ili prenis de Jozef, kaj ŝmiris ĝin je kapra sango. (Ge 37)
En Egiptujo Jozef fariĝis sklavo de la ministro pri sekureco, Potifar. Potifar rimarkis lian benatecon kaj liajn talentojn, kaj estrigis lin inter la sklavaro de la domo. Sed lia edzino volis tromplogi lin, kaj kiam li rifuzis cedi antaŭ ŝia logado, ŝi akuzis lin pri provo seks-atenca. Oni do malliberigis lin, sed li sukcesis akiri la favoron ankaŭ de la prizonestro, kiu faris lin administranto de la malliberejo kie li mem malliberis. (Ge 39)
Faraono malliberigis du el sia servistoj (la viniston kaj la bakiston) en la sama ejo kun Jozef. Ili sonĝis strangajn sonĝojn, kaj Jozef interpretis por ili la signifojn. La vinisto liberiĝis, sed oni pendumis la bakiston, konforme al la prognozoj, kiujn Jozef tiris el iliaj sonĝoj. (Ge 40)
Faraono sonĝis strangan sonĝon. Li ne scipovis interpreti ĝin. La vinisto reklamis pri Jozef kaj lia interpreta talento. Faraono malliberigis Jozefon, aŭskultis lian klarigon pri la sonĝo, kaj faris lin ministro kun respondeco pri planado kontraŭ venonta malsatego. Jozef lerte planis kaj plenumis la necesajn paŝojn por ke Egiptujo travivu sepjaran senpluvecon sen malsatmortoj. (Ge 41)
Dume, Jakob kaj liaj restantaj filoj en la lando Kanaana suferis pro la manko de pluvo. Li do sendis la filojn al Egiptujo, ĉar oni aŭdis ke tie abundas la grenstokoj. Finfine Jozef sukcesis alvenigi ankaŭ la patron Jakob al Egiptujo, kaj la tuta familio enmigris tien (entute 70 animoj laŭ Ge 46.27) (Ge 42-46)
Jakob mortis, kaj poste ankaŭ Jozef.
Jozef konsideriĝas la prapatro de unu el la 12 triboj de izraelidoj. Fakte tiu tribo baldaŭ dividiĝas al pli norda parto, kiu nomiĝas laŭ Manasse (hebree אֶפְרַיִם), filo de Jozef, kaj pli suda parto, nomata laŭ Efraim (hebree מְנַשֶּׁה), alia filo de Jozef. Laŭ tiu divido fakte temas pri dek tri triboj.
Hendrik Bulthuis verkis romanon Jozef kaj la edzino de Potifar.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jozef (filo de Jakob), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.