John R.
BOLTON, (n. 20-a de novembro, 1948, en Baltimoro (Marilando)) estas usona politika figuro kaj diplomato laŭ profesio.
Bolton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | John Robert Bolton |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1948 (75-jaraĝa) en Baltimore |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Yale Law School • McDonogh School • Grace Hopper College |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • advokato • ŝtata funkciulo |
Je la 7-a de marto, 2005, lin kandidatigis la usona prezidanto George W. Bush por fariĝi la ambasadoro de Usono al UNo. Multaj membroj de la Usona Kongreso plendis aŭ esprimis dubojn pri tiu kandidatigo, kaj ĝis nun la kongreso, kiu devas aprobi ambasadorojn, rifuzis okazigi voĉdonadon pri li. La plendoj temis ĉefe pri diversaj kontraŭ-UNaj asertoj, kiujn Bolton publike eldiris (plej fifame, aserto ke "ne ekzistas" UNo).
Je la 1-a de aŭgusto, 2005, Prezidanto Bush senaprobe - sed leĝe - ambasadorigis s-ron Bolton. Tiu "dumferia enpostenigo" validos ĝis la kunsidiĝo de nova sesio de la parlamento post la novjaro.
Je la 4-a de decembro, 2006 li abdikis kiel reprezentanto de Usono en UN.
Je la 9-a de aprilo, 2018 ĝis la 10a de septembro, 2019, s-ro Bolton estis la Nacia Sekureca Konsilisto de la Prezidanto de Usono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article John R. Bolton, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.