Johann (aŭ Jean) BAUHIN (12a de Decembro 1541 – 26a de Oktobro 1613) estis svisa botanikisto, naskiĝinta en Bazelo.
Li estis filo de la kuracisto Jean Bauhin kaj frato de la kuracisto kaj botanikisto Gaspard Bauhin.
Johann Bauhin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1541 en Bazelo |
Morto | 26-an de oktobro 1612 (70-jaraĝa) en Montbéliard |
Lingvoj | latina • meza franca |
Loĝloko | Svislando |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Bazelo |
Familio | |
Patro | Jean Bauhin |
Frat(in)o | Gaspard Bauhin |
Okupo | |
Okupo | botanikisto • kuracisto • universitata instruisto • fungosciencisto |
Bauhin studis botanikon ĉe la Universitato de Tubingeno kun Leonhart Fuchs (1501–1566). Li poste veturis kun Conrad Gessner, post kio li ekpraktikis medicinon ĉe Bazelo, kie li estis elektita Profesoro de Retoriko en 1566. Kvar jarojn poste li estis invitita iĝi kuracisto de Frederiko la 1-a, Duko de Württemberg ĉe Montbéliard, en Franĉkonteo kie li restis ĝis sia morto. Li dediĉis sin ĉefe al botaniko. Lia granda verko, Historia plantarum universalis, kompilaĵo de ĉio kio tiam estis konata pri botaniko, restis nekompletigita je sia morto, sed estis publikigita en Yverdon en 1650–1651.
Bauhin plibonigis kelkajn botanikajn ĝardenojn kaj ankaŭ kolektis plantojn dum siaj veturoj. En 1591, li publikigis liston de plantoj nomitajn laŭ sanktuloj nome De plantis a divis sanctisve nomen habentibus.
Johann Bauhin mortis en Montbéliard.
Carl Linnaeus nomis la genron Bauhinia (familio Caesalpiniaceae de Fabacoj) laŭ la fratoj Johann kaj Gaspard Bauhin.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johann Bauhin, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.