Johann Ambrosius Bach (n.
4-an de marto 1645 en Erfurto; m. 2-an de marto 1695 en Eisenach) estis germana muzikisto.
Johann Ambrosius Bach | |
---|---|
Johann Ambrosius Bach (Pentraĵo supozeble de Johann David Herlicius) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1645 en Erfurto |
Morto | 24-an de februaro 1695 (50-jaraĝa) en Eisenach |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Christoph Bach |
Patrino | Maria Magdalena Grabler |
Frat(in)oj | Georg Christoph Bach • Johann Christoph Bach la pli maljuna |
Edz(in)o | Elisabeth Lemmerhirt |
Infanoj | Johann Sebastian Bach • Johann Jacob Bach la 3-a • Johann Christoph Bach la 3-a |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • trumpetisto • orgenisto |
La filo de la erfurta urbofajfisto Christoph Bach kaj ties edzino, nask. Grabler, ricevis jam en la aĝo de naŭ jaroj en Arnstadt muzikan edukadon, restis post la morto de la patro (1661) ankoraŭ kelkajn jarojn en Arnstadt kaj poste labormigris kiel urbofajfisto. En 1667 li eniris, kiel antaŭe sia patro, en la erfurtan muzikan urbkonsilantaron, kiun tiam direktis lia onklo Johann. Johann Ambrosius geedziĝis en la Komercisto-preĝejo kun Elisabeth Lämmerhirt el Erfurto, el kies familio jam Johann geedziĝis kun virino. Li loĝis ĉe Junkersand 3. En 1671 li transloĝiĝis kiel kortega kaj urba muzikisto al Eisenach, kie interalie naskiĝis lia filo Johann Sebastian Bach.
Ĉu Ambrosius komponis, ne estas konata, almenaŭ nenio konserviĝis. En la ununura konserviĝinta dokumento de la geedziĝkanto "Meine Freundin du bist schön" de sia ĝemelfrato Johann Christoph Bach la pli maljuna ĉe la voĉo de la violono troviĝas la manskribo de Johann Ambrosius Bach. Li estas grava kiel fondinto de kolekto de komponaĵoj far la pli maljunaj anoj de la familio Bach, kiu poste sub la nomo malnov-bacha arkivo akiris konatecon en la muzikmondo kaj ekde la komenco de la 19-a jarcento ĝis nun konserviĝis en la arkivostoko de la Sing-Akademie zu Berlin. Ambrosius Bach verŝajne altigis la muzikon en Eisenach sur ĝis tiam ne konata nivelon. La konserviĝintaj atestaĵoj pri li almenaŭ estas plenaj je laŭdo:
kaj
El la geedzeco kun Elisabeth Lämmerhirt devenis 8 gefiloj, el kiuj 5 atingis la plenkreskan aĝon (datoindikoj laŭ la julia kalendaro, kiam antaŭ la jaro 1700):
Post kiam lia edzino Elisabeth post 26-jara geedzeco mortis mallonge antaŭ pasko de la jaro 1694, Johann Ambrosius, kiu tiutempe estis patro de 7 neplenaĝaj gefiloj, decidiĝis al nova geedziĝo, nome kun la 36-jara Barbara Margaretha Bartholomaei, kiu mem estis patrino de 2 filinetoj kaj antaŭ nelonge vidvino. La geedzeco okazis la 27-an de novembro 1694. Tamen Johann Ambrosius mortis post nur tri monatoj de geedzeco la 20-an de februaro, 2 tagojn antaŭ sia 50-a naskiĝdatreveno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johann Ambrosius Bach, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.