Jiří VOSKOVEC (la 19-a de junio 1905 - la 1-a de julio 1981) (propranome Jiří WACHSMAN) (en Usono konata kiel George Voskovec) estis ĉeĥa aktoro, kiu kun Jan Werich kreis klaŭnan duopon, similan al Stan Laurel kaj Oliver Hardy (Werich dikulo, Voskovec sveltulo).
Inter la du mondmilitoj ili kreis en Prago la t.n. Liberigitan Teatron, en kiu ili ludis politike engaĝitajn komediojn, kiujn kutime ili mem ankaŭ verkis kaj kiuj nun estas konsiderataj klasikaĵo de la ĉeĥa literaturo. Kelkaj el la komedioj estis filmigitaj kaj ĝis nun prezentataj en la ĉeĥa televido kiel klasikaĵoj. En ilia ensemblo rolis ankaŭ aliaj eminentaj ĉeĥaj aktoroj, ekz. Vladimír Šmeral, Bohuš Záhorský, František Filipovský k.a. La muzikon por iliaj kantoj komponis duonblinda esperantisto Jaroslav Ježek.
Jiří Voskovec | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jiří Wachsmann | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1905 en Sázava | ||||
Morto | 1-an de julio 1981 (76-jaraĝa) en Pearblossom | ||||
Mortis per | kardivaskulsistema malsano vd | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany vd | ||||
Lingvoj | angla • ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Usono • Aŭstrio-Hungario vd | ||||
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Václav Voskovec vd | ||||
Patrino | Jiřina Voskovcová vd | ||||
Gefratoj | Prokop Voskovec vd | ||||
Parencoj | Soběslav Pinkas • Alois Wachsman • Bedřich Wachsmann vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komikisto • kantisto • dramaturgo • filmreĝisoro • tradukisto • verkisto • teatra aktoro • filmaktoro • poeto • aktoro • reĝisoro • redaktoro • vidartisto • scenaristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉar iliaj komedioj estis kontraŭfaŝismaj, ili devis post la okupacio en 1939 fuĝi al Usono, de kie revenis nur Jan Werich. Jiří Voskovec restis en Usono kaj rolis en pluraj usonaj filmoj sub la nomo Georgo Voskovec (ekz. La dek du koleraj viroj kun Henry Fonda).
Post la morto li estis transportita al Prago kaj entombigita komune kun Werich.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jiří Voskovec, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.