Jean FERRAT (ʒɑ̃ fera), esperantigite Johano Ferato, vernome Jean Tenenbaum, estis franca kanzonisto, kanzonaŭtoro, muzikisto-komponisto naskiĝinta en Vaucresson, departemento Hauts-de-Seine, la 26an de decembro 1930, mortinta en Aubenas, departemento Ardèche, la 13an de marto 2010.
Jean Ferrat | |
---|---|
franca kanzonisto, muzikisto kaj komponisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jean Tenenbaum |
Naskiĝo | 26a de decembro 1930 en Vaucresson, Francio |
Morto | 13a de marto 2010 en Aubenas, Francio |
Mortokialo | kancero |
Tombo | Q98747635 |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio Nacia de Artoj kaj Metioj |
Familio | |
Patro | Mnacha Tenenbaum |
Patrino | Antoinette Malon |
Frat(in)oj | André Tenenbaum • Pierre Tenenbaum • Raymonde Tenenbaum |
Edz(in)o | Christine Sèvres • Colette Laffont |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantaŭtoro • poeto • komponisto • verkisto |
Jean Tenenbaum, pli konata sub la nomo Jean Ferrat, naskiĝis la 26-an de decembro 1930 en Vaucresson kiu situas en pariza regiono, lastenaskita en kvarinfana familio kies patro, juda rusdevena, estis forrabita en la 30-a de septembro 1942 kaj mortis en Aŭŝvico-Birkenaŭo. Tiam la 11-jaraĝulo eskapis de la forkonduko danke al komunistaj partizanoj.
Muziko kaj teatro allogis lin ekde la jaro 1950, tiam lia kromnomo estis Jean Laroche. Poste li elektis por si la kromnomon Jean Ferrat.
En 1956 kune kun Maurice Vanderhaeghen li muzikigis la poemon de Louis Aragon Les yeux d'Elsa, kantata de André Claveau populara tiama franca kantisto.
Lia sukcesa kariero kiel kantisto komenciĝis en 1960 kiam li kantis Ma môme kaj kiel kantista parolisto kiam li verkis la parolojn de Deux enfants au soleil por Isabelle Aubret. Li edziĝis en 1961 kun la kantistino Jacqueline Christine Boissonnet. Sekvas kariero ofte malhelpita ĉar li estis liberpensulo kiu ne timis ŝovi siajn konvinkojn kaj opiniojn en paroloj de siaj kanzonoj.
Lia voĉo estis agrable varma, la paroloj de liaj kantoj sonis poezie kaj li muzikigis plurajn tre belajn poemojn de Louis Aragon: Que serais-je sans toi, Aimer à en perdre la raison.
Komence de la 1970aj jaroj li retiriĝis for de la scenejoj en Ardèche, precize en la vilaĝo Antraigues-sur-Volane, tamen daŭre komponis parolojn kaj albumojn de kantoj.
Li mortis la 13-an de marto 2010.
Politike proksima de la FKP tamen sen membriĝo, li distanciĝis de Moskvo. En la kanzono Camarade (Kamarado), li denuncas la rusan invadon de Prago en 1968. Kontraŭanta la por-sovetian orientiĝon deciditan fine de la dudektria kongreso de la Komunista Partio en 1979, li denuncas en la kanzono Le bilan (La bilanco) la deklaracion de Georges Marchais, ĝenerala sekretario de la FKP kiu aludis en 1979 bilancon plejparte pozitivan de la t.n. socialismaj reĝimoj. Li tamen subtenas Marchais-on dum la prezidenta baloto de 1981, klarigante kelkajn jarojn poste, en la kanzono Les cerisiers (1985) (La ĉerizarboj) kial li restas fidela al la komunisma movado.
Li akuzis la komercan sistemon, kiu prioritatigis la financajn konsiderojn prefere al la arto de kreemaj artistoj. Publikigante malfermajn leterojn al diversaj respondeculoj de la kultura vivo, televid-kanalaj prezidentoj, ministroj, li denuncis la programadon, kiu laŭ li privilegiis la "komercajn" kanzonojn prefere al la poeziaj kaj muzikaj kreaĵoj.
Li estis membro de la patrona komitato de la Francia kunordiga organizaĵo por la internacia Jardeko pri promociado de paca kaj neperforta kulturo.
Pri la vivo kaj la amo
Pri ribelo kaj kondamno de la barbareco
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jean Ferrat, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.