Jean-Baptiste Clément

Jean-Baptiste CLÉMENT, esperante Johano Baptisto KLEMENTO (naskiĝis 31-an de majo 1836 en Bulonjo-Biljankurto, mortis la 23-an de februaro 1903 en Parizo) estis kantisto kaj membro de la Pariza Komunumo konata ĉefe pro esti la aŭtoro de la kanto Le Temps des cerises (La tempo ĉeriza), kun muziko de Antoine Renard, kiu fariĝis ekde la fino de la 19-a jarcento simbolo por la laborista movado de la Komunumo.

Jean-Baptiste Clément
Jean-Baptiste Clément
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1836 (1836-05-31)
en Boulogne-Billancourt, Seine, Jean-Baptiste Clément Francio
Morto 23-an de februaro 1903 (1903-02-23) (66-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo, Seine, Jean-Baptiste Clément Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo chansonnier • poeto • verkistoĵurnalisto • komunardo
Verkoj Le Temps des cerises
La Semaine sanglante
Jean-Baptiste Clément
Jean-Baptiste Clément
vdr

Biografio

Clément estis poeto, socialisto, framasono, kuprolaboristo, ĵurnalisto kaj ekzilito en Belgio en 1867, kie li publikigis sian faman kanton. Poste li estis enkarcerigita ĝis la insurekcio de 1870. Membro de la Nacia milico, li partoprenis en la insurekcioj de oktobro 1870 kaj januaro 1871. Marte Clément estis elektita membro de la Konsilantaro de la Komunumo el la 18-a arondismento de Parizo. Li partoprenis en la administrado de la Komunumo ĉe diversaj postenoj. En la ĵurnalo Cri du peuple (esperante Popola krio) de Jules Vallès li protestis kontraŭ la fermo de kelkaj ĵurnaloj opoziciantaj la Komunumon. Li luktis ĉe la barikadoj dum la Sanga semajno kaj poste li verkis la kanton La Semaine Sanglante (esperante La Sanga Semajno) kiu denuncas la perfortan subpremadon kiun suferis la komunumanoj.

Clément ekziliĝis en Londono, kie li pludaŭrigis la lukton. Kondamnita je morto en 1874, li estis amnestiita en 1879. Li revenis al Parizo post la amnestio de 1880 kaj aktivulis en la socialisma partio de Jules Guesde. Kiam Clément estis enterigita ĉe la tombejo Père-Lachaise la 26-an februaro 1903, ĉirkaŭ 5 000 homoj ĉeestis la ceremonion.

Elprenaĵo el La Tempo ĉeriza

Se kantos ni pri la temp’ de l’ ĉeriz’
Kaj la najtingal’, kaj mokanta merl’
Festados sen fino…

…Sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ja, kiam dum revo plukas duop’
Orelo-juvelojn…

Eksteraj ligiloj

Jean-Baptiste Clément 
Tombo de J-B Clément en la Tombejo Père-Lachaise

Referencoj

  • Bernard Noêl, Dictionnaire de la Commune (Flammarion, kolekto Champs, 1978).

Tags:

Jean-Baptiste Clément BiografioJean-Baptiste Clément Elprenaĵo el La Tempo ĉerizaJean-Baptiste Clément Eksteraj ligilojJean-Baptiste Clément ReferencojJean-Baptiste Clément183619-a jarcento190323-a de februaro31-a de majoBoulogne-BillancourtEsperantoKantistoPariza Komunumo (1871)Parizo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Titano (luno)MediaVikioRumana lingvo1897ĈasaviadiloBernoBlazono de KanadoRegistaroVikioNuklea Esplorcentro Negev.idAfrika LeviĝoHanna Zaruski-ZamenhofNombrila iteracioAŭgusteno de HiponoWilliam Anders4-a de apriloCrocus City Hall-atako9-a de oktobro681Juan Antonio VillacañasKonsumismoKlaipėda (subdistrikto)HonkongoJoe BidenSinagogo de BarcsThe New York TimesWayback MachineGoogleKolombioNorwichSilsNorbert RózsaHagoGalapagojSurfacoPropedeŭtika valoro de EsperantoSeksumadoUnua Imperio (Francio)Vacarisses (stacidomo)SunoAĵpentraĵoAraba-israela konfliktoTurandotLa SimpsonojListo de svedaj reĝojEkovilaĝoTM 31-210 Improvised Munitions HandbookSimbolo Nicea-KonstantinopolaSlovenio en la Somera Olimpiko 2000RožďaloviceKapanNomoj kaj epitetoj de JesuoGlano (peniso)Evita (filmo)BBCPermana stimulado de peniso1973Norma datumaroSklavecoSocialista InternacioUrsula K. Le GuinPenetro (seksumo)K.E.P.Gregorio la IluminantoNorvega Olimpika Komitato🡆 More