Javier MARÍAS (naskiĝis la 20-an de septembro 1951 en Madrido, la 11-an de septembro 2022) estis hispana verkisto kaj tradukisto.
Javier Marías | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Javier Marías | |||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1951 en Madrido | ||||
Morto | 11-an de septembro 2022 (70-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | COVID-19 vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Julián Marías vd | ||||
Patrino | Dolores Franco Manera vd | ||||
Gefratoj | Miguel Marías Franco • Fernando Marías Franco vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • tradukisto • romanisto • profesoro • ĵurnalisto • redaktisto vd | ||||
Laborkampo | literary activity • translating activity vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Tomorrow in the Battle Think on Me ❦ A Heart So White vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel kvara el entute kvin idoj li naskiĝis en Madrido. Lia patrino estis instruistino kaj la patro Julián Marías estis filozofo. Ĉar la patro kontraŭis la politikon de Francisco Franco, li estis persekutata, pasigis tempon en malliberejo kaj ne rajtis labori en sia profesio. Dumtempe la familio vivis en Usono.
De 1968 ĝis 1973 Javier Marías studis literatursciencon kaj filozofion en Madrido. Unuan monon li gajnis per tradukoj kaj epizodaj roloj en filmoj de sia onklo Jesús Franco, kiu estis reĝisoro. En la jaro 1971 aperis lia romano Los dominios del lobo.
Post la studado Javier Marías vivis en Barcelono kaj laboris por la eldonejo Alfaguara. En 1978 li revenis al Madrido. Li verkis romanojn kaj rakontojn, tradukis (ĉefe el la angla lingvo) kaj publikigis en gazetoj kaj ĵurnaloj. Pro la traduko de la verko Tristram Shandy (de Laurence Sterne) li en 1979 estis honorata per la Premio Nacional de Traducción.
En la 1980-aj jaroj li instruis en la Universitato de Oksfordo, la Wellesley College en Bostono kaj la Universidad Complutense de Madrido.
Intertempe honorata per renomaj premio, li estas konsiderata unu el la plej gravaj hispanlingvaj aŭtoroj de la nuntempo.
Liaj verkoj estis tradukitaj al 40 lingvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Javier Marías, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.