Johano Doŭza, la Maljuna (1545-1604) (* Noordwijk, en la 6-a de Decembro 1545 - Noordwijk, en la 8-a de Oktobro 1604) estis historiisto, juristo, poeto, filologo, ŝtatestro kaj unua bibliotekisto de la Universitato de Lejdeno.
Li studis en Parizo, kie li faris kontakton kun la tiamaj plej eminentaj poetoj. Revenante al Lejdeno, li kunigis cirklon da neo-latinaj literatoroj kun humanismaj orientiĝoj.
Janus Dousa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1545 en Noordwijk | |
Morto | 8-an de oktobro 1604 (58-jaraĝa) en Hago | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | pesto vd | |
Tombo | Hago vd | |
Lingvoj | latina • nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | |
Alma mater | Universitato de Douai • Malnova universitato de Loveno vd | |
Familio | ||
Infanoj | George Dousa • Franciscus Dousa • Janus Dousa, the son • Dirk Van der Does vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • bibliotekisto • verkisto • historiisto • politikisto • diplomato • tradukisto vd | |
Aktiva en | Leiden vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1572, li estis sendita al Anglio por kuniĝi al la reĝino Elizabeto la 1-a kiu sin deklaris favore al la nederlandanoj kaj kontraŭ la hispanoj; en 1574, li firme apogis la atakojn kiuj liberigis la urbon Lejdeno, ilin perfortigis levi la sieĝon, kaj kontribuis per siaj civilaj kaj militismaj servoj al la liberigo de sia lando.
Li partoprenis en la komitato por la preparado de la Universitato de Lejdeno, kaj fariĝis la unua kuratoro, posteno kiun li tenis dum 29 jaroj. Nomumita, en 1574, kuratoro de la nederlandaj arkivoj, kie li kreis la gravan historian verkon: "La Analoj de Nederlando" ekde la jaro 898 ĝis 1218, en la latina kaj sub du formoj: en 1599, ĝi aperis laŭ elegiaj versoj, kaj du jarojn poste en prozo. Multe kontribuis lia filo Jan van der Does (1571-1596).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Janus Dousa, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.