Jablonec nad Nisou estas urbo en Ĉeĥio.
Ĝi situas en norda Bohemio, en valo de la rivero Bílá Nisa, 12 km de la regiona urbo Liberec. En 2023 ĝi havis 45 830 loĝantojn.
Jablonec nad Nisou | |||
germane Gablonz an der Neisse, pole Jabłoniec nad Nysą | |||
urbo | |||
Suba placo kun urbodomo | |||
| |||
Oficiala nomo: Jablonec nad Nisou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Jablonec nad Nisou | ||
Administra municipo | Jablonec nad Nisou | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Jizera montaro | ||
Riveroj | Blanka Niso, Luzacia Niso | ||
Situo | Jablonec nad Nisou | ||
- alteco | 475 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 28″ N 15° 10′ 05″ O / 50.72444 °N, 15.16806 °O | ||
Areo | 31,39 km² (3 139 ha) | ||
Loĝantaro | 45 830 (2023) | ||
Denseco | 1 460,02 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĵitava baseno | ||
Unua skribmencio | 1356 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 466 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0512 | ||
NUTS 5 | CZ0512 563510 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 53 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Jablonec nad Nisou | |||
Retpaĝo: www.mestojablonec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La urbo havas tradician vitroindustrion (vitrofabrikon kaj vitrofacetejojn) kaj ĝi estas mondkonata centro de etornamaĵ-produktado. Krome ĉi tie estas tekstil-, nutraĵ-, paper- kaj maŝin- industrioj. Ĝi estas sidejo de Meza artindustria lernejo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěnčín, Nová Ves nad Nisou, Maršovice, Lučany nad Nisou, Rychnov u Jablonce nad Nisou, Rádlo, Janov nad Nisou, Pulečný, Dalešice kaj Liberec.
La unua skribmencio pri origina karbetista vilaĝo estas datita en la jaro 1356. Kiam ĝi estis forbruligita en aŭgusto de 1496 de soldataroj el Luzacio, la vilaĝo ĉesis ekzisti. En la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento okazis reorganizo de ekonomio de ĉi tiea sinjorujo kaj denova loĝigo de la vilaĝo, precipe de germanaj koloniistoj. Ekfloro de la vilaĝo notita en la 2-a duono de la 17-a jarcento precipe konekse kun vitrofarado kaj eksporto de vitro (inter famajn eksportistojn de vitro apartenis en la 18-a jarcento Jan František Schwann kaj familio de Riedel-anoj).
Je urbeto Jablonec estis avancigita en la jaro 1808 kaj urbo ĝi fariĝis en la jaro 1866. Ekde la fino de la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ĝi situas en la tn. Krkonošská silnice (Gigantmontara landvojo) (Liberec – Jablonec – Trutnov). Ekde la jaro 1888 Jablonec estas kunigita per fervojo kun Liberec. En la jaroj 1938–1945 estis la urbo eĉ kun la tuta ĉirkaŭa regiono konsisto de la germana Tria regno. Post la dua mondmilito ĝi estas notita pro forŝovo de ĉeĥaj germanoj.
En la teritorio de la urbo sur rivero Bílá Nisa estas konstruita akvorezervujo servanta por banado.
Nuntempe la urbo estas unu el la ĉefaj elirlokoj al la turisma regiono de la Jizera montaro.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 752 |
1880 | 9 032 |
1890 | 22 603 |
1900 | 31 764 |
1910 | 43 034 |
1921 | 39 147 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 33 958 |
1950 | 23 139 |
1961 | 33 064 |
1970 | 33 778 |
1980 | 42 179 |
1991 | 45 937 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 45 266 |
2014 | 45 453 |
2016 | 45 510 |
2017 | 45 702 |
2018 | 45 771 |
2019 | 45 802 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 45 773 |
2021 | 44 486 |
2022 | 44 588 |
2023 | 45 830 |
Inter Liberec kaj Jablonec nad Nisou veturas tramoj, temas pri konata interurba tramvojo. Eblas uzi ankaŭ trajnojn al Liberec. Oni planas en estonteco unuigi tramojn kaj trajnojn, ke ili uzu normalan ŝpuron kaj ke estu du reloj. Jablonec havas regulan aŭtobusan konekton kun Prago.
En 1949 ekzistis Esperanto-klubo en Jablonec, en kiu membris 12 junuloj inter 16 kaj 19 jarojn aĝaj. Dum la 65-a IJK en Liberec vizitis urbon partoprenantoj dum ekskurso.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jablonec nad Nisou, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.