Barono József EÖTVÖS , hungare Eötvös József (naskiĝis en Buda, la 3-an de septembro 1813; mortis en Pest (urbo), la 2-an de februaro 1871) estis hungara verkisto kaj politikisto.
József Eötvös | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de septembro 1813 en Buda | ||||
Morto | 2-an de februaro 1871 (57-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Lingvoj | hungara • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Hungario vd | ||||
Partio | Deák Party • Address Party vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ignác Eötvös vd | ||||
Edz(in)o | Ágnes Rosty vd | ||||
Infanoj | Loránd Eötvös vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li frekventis gimnazion kaj universitaton en Pest kaj li iĝis advokato. En 1836 li vizitis Germanion, Svislandon, Nederlando, Francion kaj Anglion. En 1838 li verkis romanon „Karthausi”, sed li ankaŭ politikadis. Li estis grava figuro de la tiutempa Hungarujo. En 1848 li estis ano de la unua hungara kabineto, kiel ministro pri edukado kaj religio. Lia politiko estis kompromisema, tial li forlasis Hungarion kaj li revenis en 1853, kie li estis elektita parlamentano en 1861. En 1867 li denove estis ministro pri edukado kaj religio. Li defendis la judojn kaj aliajn minoritatojn.
Li estis prezidanto de Societo Kisfaludy inter 1861-1867. Li estas patro de fizikisto Loránd Eötvös. Li estis entombigita en Ercsi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article József Eötvös, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.