ALVINCZI József barono (alvinci) estis hungara imperiestra generalo naskita en Alvinc la 1-an de februaro 1735 kaj mortinta en Buda la 25-an de novembro 1810.
József Alvinczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1735 en Vințu de Jos |
Morto | 25-an de novembro 1810 (75-jaraĝa) en Buda |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | militisto • oficiro |
József Alvinczi partoprenis en la sepjara milito (1756–63) kiel kapitano. Li ricevis en 1763 rangon de barono kaj de generalo, ĉar li kaptis la princon de Hessen. Pli poste li estis la hungara milita reĝa instruanto de Francisko la 1-a. En 1790 li gvidis la imperiestrajn milittrupojn venkintaj la revolucion de Belgujo. En 1792–93 li partoprenis en la militiro kontraŭ Francujo. En 1795 li estis ano de la kortega militkonsilantaro. Dum la militoj kontraŭ Napoleono en la batalo la 15-17-an de novembro 1796 ĉe Arcole kaj en batalo de Rivoli la 14-16-an de januaro 1797 li suferis gravajn malvenkojn. Sekve oni nomumis lin ĉefguberniestro de Hungarujo. En 1808 li iĝis ĉefgeneralo kaj prezidanto de la milita reformkomisiono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article József Alvinczi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.