Jérôme BOATENG (naskiĝis la 3-an de septembro 1988(nun 1988-09-03) en Berlino-Wilmersdorf, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto.
Li havas germanan patrinon kaj ganaan patron. Jérôme Boateng iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 li havis la ĉemizan numeron "17".
Jérôme Boateng | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jérôme Agyenim Boateng |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1988 (35-jaraĝa) en Okcidenta Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)oj | Kevin-Prince Boateng • George Boateng |
Amkunulo | Kasia Lenhardt |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jboateng.com |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jérôme Boateng, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.