NAGY István estis hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál naskita en vilaĝo Csíkmindszent la 28-an de marto 1873 kaj mortinta la 13-an de februaro en 1937 en Baja, Hungario.
István Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1873 en Misentea |
Morto | 13-an de februaro 1937 (63-jaraĝa) en Baja |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Académie Julian • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
István Nagy havigis diplomon de instruisto en Kolozsvár kaj diplomon de desegnaĵinstruisto en Budapeŝto. Poste li studadis en Munkeno, Parizo kaj li faris okmonatan studadvojaĝon en Italio. Dum tiuj jaroj li ricevis stipendion. Lia unua memstara ekspozicio fariĝis en Miercurea Ciuc en 1902. Dum la Unua mondmilito li estis soldato en la galiciaj kaj italaj frontoj kaj li kreis plurajn soldatportretojn. Lia kolektekspozicio en la jaro 1923 en Budapeŝto havis grandegan sukceson. La arthistoriisto Károly Lyka kaj la verkisto Dezső Kosztolányi taksis altege liajn kreajoĵn. Miklós Surányi verkis biografian romanon pri la pentristo. Post la longa migrada vivo en Rumanio, Jugoslavio kaj Hungario en 1933 li finfine loksidiĝis en urbo Baja. Li uzis precipe pastelkreton kaj karbon, li kreis precipe pejzaĝojn kaj portretojn, ne aparteninta al neniu artistgrupo. Li laboris treege rapide kaj postlasis pli ol 4 mil kreaĵojn, sed tiuj estas disŝutitaj en tri landoj. La plejmulto el inter ili troviĝas en la muzeo de urbo Baja.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article István Nagy (pentristo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.