Ismaël Lô

Ismaël Lô (ankaŭ Ismaël Lo) estas senegala muzikisto.

Li naskiĝis en Dogondoutchi, Niĝero, la 30-an de aŭgusto 1956, el senegala patro kaj niĝera patrino. Baldaŭ post la naskiĝo de Lo la familio revenis al Senegalo, kie ili ekloĝis en la urbo Rufisko, proksime de la ĉefurbo Dakaro. Li ludas gitaron kaj buŝharmonikon.

Ismaël Lô
Lô en Mumes Festivalo
Lô en Mumes Festivalo
Bazaj informoj
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1956 (1956-08-30) (67-jaraĝa)
en Dogondoutchi
Deveno Niĝero Niĝero, Senegalo Senegalo
Ĝenroj Ĵazo
Soulo
Profesio kantisto, muzikkomponisto
Instrumentoj Gitaro
Aktivaj jaroj 1970aj jaroj-nun
Eldoninto Barclay
Retejo Ismaël Lô
Signifa instrumento
voĉo
Ismaël Lô
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Senegalo
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikistokantistokantoverkistoaktorogitaristo
TTT
Retejo http://www.ismael-lo.com
Ismaël Lô
Ismaël Lô
vdr

Biografio

En la 1970-aj jaroj, Lo studis ĉe la Arto-lernejo de Dakaro. Li poste aliĝis al la populara grupo Super Diamono, sed foriris en 1984 por komenci soloan karieron. Dum la venontaj kvar jaroj Lo surbendigis kvin sukcesajn solalbumojn.

En 1990, Lo subskribis surbendigo-interkonsenton kun Barclay kaj surbendigis en Francio la solalbumon Ismael Lo, sian sesan. Danke al la sukceso de la unuopaĵo "Tajabone" la albumo iĝis sukcesotrafo en la eŭropan furorliston. La albumo komencis la internacian karieron de Lo.

Iso surbendigis kaj eldonis en 1994 kaj ankaŭ sukcesis. La albumo enhavas mallaŭtajn gitarmelodiojn kaj senegalajn mbalakso-ritmojn. La sekvan jaron Lo koncert-vojaĝis en Afriko. La kompilaĵo Jammu Africa publikiĝis en 1996. La kanto "Without Blame" estas duvoĉaĵo kun Marianne Faithfull.

La kanto de Lo "Tajabone" kunmuzikis en la filmo Todo sobre mi madre de Pedro Almodóvar .

En 2002, li fariĝis Kavaliro de la Legio de Honoro.

Lia plej malfrua albumo Sénégal surbendiĝis en Dakaro, Parizo kaj Londono. Lo diris pri ĝi: "Doni al tiu albumo la titolon Sénégal estis mia maniero laŭdi mian propran landon, rekone de ĉio donita de ĝi al mi".

En 1997, Lo ĉefrolis en la filmo de Moussa Sene Absa "Tableau Ferraille" (Fera Pejzaĝo).

La filmo " Manpremo kun la diablo (2007)", pri la ruanda gentomurdo, komenciĝas per la kanto de Lo "Jammu Africa".

Diskaro

  • Gor Sayina (1981)
    • [A] Yaye Boye Balalma/Gor Saay Na/Ale Lo/Woudje Yaye - [B] Tiedo/N'daxami/Sey/Adou Calpe
  • Xalat (1984)
    • [A] Xalat/Tali Be (Talibe)/Lote Lo - [B] Xamul Dara/Mariama/Fa Diallo
  • Xiif (1986)
    • [A] Alal/Bode GOR/Xiif (Ethiopie Sahel) - [B] Tiedo/Diouma/Marie Lo
  • Natt (1986)
    • [A] Ataya/Natt/Djola Kele - [B] Samag La/Mougneul/Tadieu Bone
  • Diawar (1988)
    • [A] Jele Bi/Sofio/Taar Dousey - [B] Diawar/Jalia/Adou Calpe
  • Wadiour (1990)
    • [A] Wadiour/Diabar/Souleymane - [B] Mbarawath/Nene/Tariha
  • Ismael Lo (1990)
    • Tajabone/Raciste/Ale Lo/Jiggeny Ndakaru/Fa Diallo/Souleymane/M'barawath/Nene
  • Iso (1994)
    • Dibi Dibi Rek/Nafantav/La Femme Sans Haine/Rero/Senegambie/Baol Baol/Naboou/Nassarane/Wassalia/Setsinala/Khar/Samayaye
  • Jammu Africa (kompilaĵo, 1996)
    • Jammu Africa/Nafantav/Sofia/Tajabone/Raciste/Nabou/Without Blame/Dibi Dibi Rek/Lotte Lo/Souleymane/Samba Et Leuk/Takou Deneu/Khar
  • Dabah (2001)
    • Aiwa / L'Amour A Tous Les Droits / Biguisse / Amoul Solo / Dabah / Boulfale / Faut Qu'on S'Aime / Africa Democratie / Diour Sani / Badara / Ma Dame / N'Dally / Xalas / Mam
  1. "Baykat"
  2. "Incha Allah"
  3. "Tass Yakar"
  4. "Jola"
  5. "Taar Dusey"
  6. "Manko"
  7. "Yaye Boye"
  8. "Plus Je Fais Ci, Plus Je Fais Ça"
  9. "Mbindane"
  10. "Wakhal"
  11. "Ouvriers"
  12. "Jiguen"
  13. "Ma Fille"
  14. "Tajabone"

Unuopaĵoj

  • Rero (1994)

Gastunuopaĵoj

Muzikfilmetoj

Jaro Filmeto
1994 "Rero"
2006 "Afriko Nossa" (kun Cesaria Evora)

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ismaël Lô BiografioIsmaël Lô DiskaroIsmaël Lô UnuopaĵojIsmaël Lô GastunuopaĵojIsmaël Lô MuzikfilmetojIsmaël Lô ReferencojIsmaël Lô Eksteraj ligilojIsmaël LôBuŝharmonikoDakaroGitaroNiĝeroSenegalo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KladrubyLondonoHispanioPjotr Iljiĉ Ĉajkovskij30-a de juliocallgirlAdolf HitlerFrancioJoachim WankeTaja lingvoDekano (kemio)Pierre Charles Maria van de VijverAprilo de 2024KristanismoSistemo por administrado de enhavoUndekanoBurundoCSSŠibenice (artileria fuortaro)BikinoTuberkulozoGPL1715Carcaixent (stacidomo)Carles Puigdemont i CasamajóItala lingvoDuolingoMuzeo de HarapoVolodimir ZelenskijDistrikto Castelo BrancoSârbi (Bihor)HTML5Idanha-a-NovaHTTP 404Donostio1867LeviloMalalta ĉambroBenito MussoliniJarrow1-HeptilbenzenoAlzira (stacidomo)Seksa pozicioȘumugiuBurgo HoheneckenAŭstralioEŭskioÉdouard-Henri AvrilOșorheiŜtonumo de la diabloUkrainioHolocena kalendaroEl Pozo (stacidomo)Telefona landokodoNulesHutia movadoLiĥtenŝtejnoKladruby (apartigilo)Ĉaperono (kapvesto)KortegoContactIndianojPilastroBihar (historia departemento)Gyula Barthos🡆 More