La IMO, nome Internacia Mara Organizaĵo (angle International Maritime Organization, IMO; france Organisation maritime internationale, OMI), konata ankaŭ kiel Inter-Governmental Maritime Consultative Organization (IMCO) ĝis 1982, estas specialigita institucio de Unuiĝintaj Nacioj respondeca por regulado de ŝipado.
La IMO estis establita en Ĝenevo en 1948, ekvalidiĝis dek jarojn poste, kaj kunsidis la unuan fojon en 1959. La ĉefa sidejo estas en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, kaj la IMO havas 171 Membrajn Ŝtatojn kaj tri Asociajn Membrojn.
Internacia Mara Organizaĵo | ||
---|---|---|
International Maritime Organization | ||
IMO ĉefsidejo en Londono. | ||
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 1982 vd | |
Geografia situo | , 0° 7′ 22″ U 51.4901-0.1227000000000151° 29′ 24″ N, 0° 7′ 22″ U | |
Sidejo | Londono | |
| ||
| ||
Ĉefestro(j) | Arsenio Antonio Dominguez Velasco vd | |
Lingvoj | angla lingvo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La ĉefa celo de IMO estas disvolvigi kaj elteni kompletan regulan kadron por ŝiptransportado kaj ties kampo nuntempe inkludas sekurecon, primediajn aspektojn, jurajn aferojn, teknikan kunlaboradon, marsekurecon kaj efikeco de ŝipado. IMO estas regata de asembleo de membroj kaj estas finance administrata de konsilio de membroj elektitaj el la asembleo. La laboro de IMO estas kondukita pere de kvin komitatoj kaj tiuj estas eltenataj de teknikaj subkommitatoj. Membraj organizaĵoj de la organizaĵa familio de UN povas observi la procedurojn de IMO. Observanta statuso estas garantiita al kvalifikitaj Ne-registaraj organizaĵoj.
IMO estas eltenita de konstanta sekretariaro de dungitoj kiuj estas reprezentantoj de la organizaĵaj membroj. La sekretariaro estas komponita de Ĝenerala Sekretario kiu estas periode elektita de la asembleo, kaj de variaj dividoj kiaj tiuj por mara sekureco, primedia protektado kaj konferenca sekcio.
Ĝeneralaj Sekretarioj estis la jenaj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Internacia Mara Organizaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.