Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio

vidu ankaŭ Iŝim (urbo)

Iŝim
Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio
rivero • translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 450 km
Akvokolekta areo 177 000 km²
Fluo
Fonto Kasachische Schwelle (de)
- Koordinatoj Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio , 73° 11′ 40″ O 50.63444444444473.194444444444
Enfluejo Irtiŝo
- Koordinatoj Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio , 71° 11′ 51″ O 57.69805555555671.1975
Geografio
Landoj Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio Kazaĥio kaj Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio Rusio
Trairataj urboj Iŝim, Nursultano
Iŝim
Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio
Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio
vdr

Iŝim (ruse Иши́м/Išim; kazaĥe Есіл/Esil) estas rivero fluanta tra Kazaĥio kaj Rusio. Ĝi estas 2450 km longa; ĝia averaĝa malŝarĝo (akvolivero) estas 56,3 m3/s. Ĝi estas maldekstra alfluanto de la Irtiŝ-rivero. La rivero Iŝim estas parte navigebla en ties malaltaj fluoj. La supra fluo de Iŝim trapasas Nursultanon, ĉefurbon de Kazaĥio. En Rusio, la rivero fluas tra vasta marĉo kaj havas sennombrajn meandrojn kaj meandrajn lagojn. La rivero estas glacikovrata de fino de novembro ĝis marto.

En Nursultano

Iŝim: Rivero en Kazaĥio kaj Rusio 
Iŝim en Nur-Sultan

Laŭ prezidanto de Kazaĥio, Nursultan Nazarbajev, Nursultano (antaŭe Astana) estis elektita kiel ĉefurbo parte pro la ĉeesto de la rivero. La urbo ankaŭ estas dividita je du sekcioj, la Dekstra (norda) Bordo de Iŝim aŭ la malnova urbo, kaj la Maldekstra (suda) Bordo, kie situas la novaj registaraj konstruaĵoj kiel la Ak Orda, la Domo de la Registaro kaj la Supera Kortumo, same kiel multaj prestiĝaj apartamentoj kaj loĝaj kompleksoj. Ekde 1998 la rivero Iŝim en Nur-Sultan estas aktive prizorgita, por traktado de inundoj kaj konservado de akvonivelo, por disponigi distrajn uzojn kaj certigi la spektaklan aspekton. Ĝi estas akvobarita fludirekte de la centra Nur-Sultano, subtenante ties nivelon pli alta ol alie estus en plejparto de la tempo, dum la riverfundo estis profundigita, por lasi inundajn akvojn pli rapide traflui. En centra Nur-Sultan, proksime al la urba parko, nun estas publika plaĝo kaj luebleco pri pedalboato; dume, se la rivero ne estus barita, "civitanoj estus povintaj marŝi trans ĝin". Alia digo estos konstruita flu-supren de la urbo, por pli bona kontrolo de la inundoj.

La urbaj aŭtoritatoj ankaŭ havas planojn por plue profundigi la riveron, kio fine permesos al malgrandaj pasaĝeraj ŝipoj funkcii sur 22-km-a sekcio de la rivero tra la nacia ĉefurbo.

Por konservi la deziratan nivelon de akvofluo, akvo estas pumpata al Iŝim de la Irtiŝ, tra la Irtiŝ–Karaganda kanalo kaj akvodukto.

Tags:

Iŝim (urbo)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HuangtaijiKalvinismoHolodomoroŜakoHispana lingvoNovjorka Akademio de ArtoBNevcehleOĉamĉireSeksatencoWilliam W. MannMinhui Gonghe YuanVikipedioDuolingoAngla lingvo832Sudetgermana ribeloLuteranismoUluru1990-aj jarojPolojAmoroJormaMargaret Zaleski-Zamenhof11-a de septembroLa Internacio (himno)TajvanoValio19-a de februaroDemokrata Partio (Usono)Milena VelbaPristimantis gretathunbergaeAstronomioHindeŭropa pralingvoListo de Esperanto-vortarojStar WarsL. L. ZamenhofAlexandra DaddarioDuetila dutiokarbonatoPresbiterianismoLinuxIgnacio ZuloagaLa MovadoIvanivci1800-aj jaroj19-a de septembroSuchá (distrikto Jihlava)19-a de apriloRank (stacidomo)EjakuloIzobutila ksantatoDolní VilímečGubernio GifuMerkata kapitaligoIrlandoPomoBolivudoHungarioTagoj en historioFabrizio VenturiKajaaniVaskula plantoMalvola orgasmoAnglioAbeloJesuo KristoEĥinoDecembro de 2012🡆 More