publikigita versio estis patrolita je 27 mar.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 27 mar. 2023.
Hub urdue حب estas urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), en kantono Lasbela, kie Hub estas sidejo de la samnoma distrikto.
Hub | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90250 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 66° 53′ O 25.02888888888966.88194444444425° 2′ N, 66° 53′ O [+] | ||
| |||
| |||
Hub situas en la suda parto de la lando laŭ dekstra bordo de rivero [2]. Hub kuŝas nur ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la maro, same de Karaĉio jam trans la rivero.
Dum la sendependiĝo de Pakistano en 1947 la ne-islamaj minoritatoj migris al la alia nova ŝtato Barato, samtempe alvenis islamanoj el Barato. En 2007 ĉe Hub atako okazis kontraŭ konvojo de loka polico akompanantaj ĉinojn. La eksplodo detruis veturilon mortigante 16 pakistanajn policistojn kaj vundante aliajn 18. Ĉinoj ne estis vunditaj.
Hub estis brita kontrolpunkto. Nun Hub estas unu el la plej grandaj industriaj centroj de Baluĉistano kaj pro sia proksimeco al Karaĉio ĝi fariĝis komuta urbo de la Karaĉia urbaro. La bazaroj kaj merkatoj plenas de varoj, sed Hub malhavas universitatojn.
1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|
4 249 | 62 763 | 175 376 |
La loĝantaro pliiĝis pli ol kvardekoble inter 1981 kaj 2017 laŭ oficialaj censoj. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 5,5%, multe pli alta, ol la tutlanda mezumo (2,4%).
La plimulto de la loĝantaro estas islama, dum estas hinduaj kaj kristanaj minoritatoj.
Hub havas trairan vojon unuflanke al la maro, aliflanke al ĉefvojo al Karaĉio. La plej proksima stacidomo, ankaŭ internacia flughaveno nature en Karaĉio funkcias.
Hub havas aridan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) regata de longa somero dum moderigita per oceana influo de la Araba Maro. La vintra klimato estas seka kaj daŭras inter decembro kaj februaro. La jara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 250 mm, plej ofte pluvas dum julio-aŭgusto (musona sezono).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hub (Pakistano), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.