Hsinĉu (ĉine 新竹市) estas universitata urbego en norda Tajvano.
Hsinĉu estas administrita kiel provinca urbo kaj havas la moknomon La Venta Urbo.
Hsinĉu | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca urbo de Tajvano • urbo • urbego | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 499 348 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 801 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 120° 58′ O 24.804722222222120.9713888888924° 48′ N, 120° 58′ O [+] | ||||
Alto | 9 m [+] | ||||
Areo | 104 km² (10 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hsinchu City [+] | |||||
Hsinĉu troviĝas en norda parto de la insulo laŭ la marbordo (Tajvana Markolo).
En 1626, post kiam Hispanio okupis nordan Formozon, hispanaj misiistoj alvenis tien (tiam nomata Tek-khàm (竹塹). Dum la deknaŭa jarcento ĝi estis renomita Hsinĉu. En 1945 la alvenanta Kuomintango establis la urban registaron.
La scienca parko de Hsinĉu estas hejmo de 360 teknologiaj kompanioj. En la urbego pluraj universitatoj funkcias, ekzemple Nacia Universitato Tsing Hua.
La klimato de Hsinĉu estas humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cfa), sed efikas ankaŭ la musono. En Hsinĉu estas ventoj for de la Orientĉina Maro. En la jaro la precipitaĵo estas po 1639 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 22,6 °C.
Hsinĉu havas fervojan stacidomon, ŝajnas, la haveno servas nur al fiŝkaptistoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hsinĉu, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.