Hoodwinked! estas usona animacia mistera komedia filmo de 2005.
Ĝi rerakontas la popolfabelon de "Ruĝkufulineto" kiel esplora historio, uzante apogajn historiojn por montri vidpunktojn de pluraj roluloj. Ĝi estis reĝisorita kaj verkita de Cory Edwards kun Todd Edwards, kaj Tony Leech. En la filmo aperas la voĉoj de Anne Hathaway, Glenn Close, Jim Belushi, Patrick Warburton, Anthony Anderson, David Ogden Stiers, Xzibit, Chazz Palminteri, kaj Andy Dick.
Hoodwinked! | |
---|---|
longa movbilda filmo • komputile movbildigita filmo | |
Originala titolo | Hoodwinked! |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16 dec. 2005, 13 jan. 2006, 27 dec. 2006 |
Ĝenro | amikopara filmo, porinfana filmo, fantasta filmo, muzika filmo |
Reĝisoro(j) | Cory Edwards • Todd Edwards • Tony Leech |
Produktisto(j) | Katie Hooten • Maurice Kanbar • David K. Lovegren • Sue Bea Montgomery • Preston Stutzman |
Scenaro | Cory Edwards • Todd Edwards • Tony Leech |
Muziko de | John Mark Painter |
Rolantoj | sen valoro |
Produktinta firmao | Blue Yonder Films |
IMDb | |
Hoodwinked! estis produktorita en Filipinoj per malalta buĝeto. Poste Weinstein kompanio distribuis ĝin. Strukture, la filmo estis inspirita de ne-liniaj krimdramoj, kiel Raŝomon kaj Pulp Fiction. Ĝi publikiĝis tuj post la unuaj du eroj de la sukcesa serio Shrek, kio pliigis la tonon de la ĝenro de ferakonta parodio al kiu Hoodwinked! apartenas. Hoodwinked!, tamen, intence devojiiĝas el la serio Shrek pro sia humurstilo kaj pro kelkaj intrigaj elementoj.
Sekvaĵo, Hoodwinked Too! Hood vs. Evil, publikiĝis en 2011 kaj ricevis negativajn reviziojn kaj malsukcesis atingi la financajn akirojn de la unua filmo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hoodwinked!, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.