Historio De La Romia Imperio: Okazaĵoj kaj homoj en la Romia Imperio

La historio de la Romia Imperio kovras la historion de Antikva Romo el la falo de la Romia Respubliko en 27 a.K.

ĝis la abdiko de la lasta okcidentromia imperiestro en 476 p.K. Romo eketendiĝis tuj post la fondo de la Respubliko en la 6a jarcento a.K., kvankam ĝi ne etendiĝis ekster la Italia Duoninsulo ĝis la 3a jarcento a.K. Enlanda milito ekis en la Roma ŝtato en la mezo de la 1a jarcento a.K., unue inter Julio Cezaro kaj Pompeo, kaj fine inter Aŭgusto Cezaro kaj Marko Antonio. Antonio estis venkita ĉe la Batalo de Aktio en 31 a.K. En 27 a.K. la Senato kaj romana popolo faris Oktavianon imperator ("komandanto") kaj tiele komencis la Princlando, nome unua epoko de Romia imperia historio kiu kutime datis el 27 a.K. al 284 p.K.; ili poste havigis al li la nomon Augustus, nome "la venerata". La sukceso de Aŭgusto establis principojn de dinastia sukcedo estis limigita de lia supervivo al nombro de talentaj eventualaj heredantoj: nome la dinastio Juli-Klaudia daŭris dum kvar pliaj imperiestroj — Tiberio, Kaligulo, Klaŭdio, kaj Nerono — antaŭ ĝi lasis la pason en 69 p.K. al la militdetruita Jaro de la kvar imperiestroj, el kiu Vespaziano aperis kiel victor (venkinto). Vespaziano iĝis la fondinto de la mallongdaŭra Flavia dinastio, kiu estis sekvita de la Nerva–Antonina dinastio kiu produktis la «kvin bonajn imperiestrojn»: Nerva, Trajano, Hadriano, Antonino Pia kaj la filozofema Marko Aŭrelio. Laŭ la greka historiisto Kasjo Diono, nome tiutempa observanto, la ascendo de la imperiestro Komodo en 180 p.K. markis la descendon "el regno de oro al alia de rusto kaj fero"— nome fama komento kiu kondukis al kelkaj historiistoj, notinde Edward Gibbon, al konsidero de la regado de Komodo kiel komenco de la Falo de la Romia Imperio.

Historio De La Romia Imperio: Okazaĵoj kaj homoj en la Romia Imperio
Teritoria disvolvigo de Romia Respubliko kaj de Romia Imperio (animaciita mapo)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Antikva RomoAntonina dinastioAntonino PiaAŭgusto CezaroBatalo de AktioEdward GibbonFalo de la Okcidenta Romia ImperioFlavia dinastioHadrianoItalia DuoninsuloJaro de la kvar imperiestrojJulio CezaroKaliguloKasjo DionoKlaŭdioKomodo (imperiestro)Kvin bonaj imperiestrojMarko AntonioMarko AŭrelioNeronoNervaPompeoPrinclandoRomia ImperioRomia RespublikoRomulus AugustulusSPQRTiberioTrajanoVespaziano

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Krimea militoListo de homaraj heredaĵoj en PanamoGregoria kalendaro11724 RonaldhsuBelmez13-a de septembroThe SmithsRadostínKern.punktoEsperantoĈilioSundiata KeitaMonda heredaĵo de UneskoRusa lingvoJudojSeattle SoundersFosilioHispana lingvoTurkio19361-a de septembroFilozofioJapana lingvoEocenoMikaelo TompaElemento de grupo 11KoranoYAmanitoKomuna norma datumaroDekoltaĵo21-a de novembroRio-de-ĴanejroMalnova PanamurboBaritoVulvoManoLegnicaZoltán GaálUrboRevizia latinliteriga transskribo de la korea lingvoISBNGéza HollósiTajvanoĈefpaĝoSalcburga universitatoMasakro de CarandiruHeredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)BiologioKompleta transmisio51960-aj jarojSkulptistoLinio Kintetsu-KashiharaUsona varianto de la angla lingvoOtomana ImperioSophie de Choiseul-GouffierKemia atako kontraŭ ĤalabĝoSociaj protestoj de 1968Alexandra DaddarioMeliloNov-ZelandoKritika ras-teorioListo de fervojaj stacioj en UkrainioIsraeloTeroAmuzekonomio🡆 More