High School Musical (mezlerneja muzikalo) estas Emmy-premiita usona televida filmo.
Je ĝia eldono je la 20-a de januaro en 2006, ĝi estis la plej sukcesa originala filmo de Kanalo Disney (tiel nomata Disney Channel Original Movie aŭ DCOM) en la historio de Disney. Ĝi havas sekvaĵon kun la titolo High School Musical 2, kiu estis eldonita en 2007, kaj en oktobro de 2008 alia sekva filmo kun la titolo High School Musical 3: Senior Year premieros en la kinejoj. High School Musical estas la unua filmo de Kanalo Disney havanta kinan sekvaĵon. Oni anoncis, ke kvara sekva filmo (High School Musical 4) estas en la fazo de verkado.
High School Musical | |
---|---|
televida filmo | |
Originala titolo | High School Musical |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 20 jan. 2006, 24 maj. 2008 |
Ĝenro | romantika komedio, muzika filmo, adoleskanteca filmo, porinfana filmo, televida dramserio, melodrama |
Kameraado | Gordon Lonsdale |
Reĝisoro(j) | Kenny Ortega |
Produktisto(j) | Don Schain |
Scenaro | Peter Barsocchini |
Filmita en | Sallaga Urbo • East High School |
Loko de rakonto | Nov-Meksiko • Albuquerque |
Muziko de | David Nessim Lawrence |
Rolantoj | Corbin Bleu • Zac Efron • Vanessa Hudgens • Ashley Tisdale • Lucas Grabeel • Alyson Reed • Monique Coleman • Olesya Rulin • Chris Warren • Bart Johnson • Ryne Sanborn • Socorro Herrera • Joey Miyashima • Dutch Whitlock • Ryan Templeman • Irene Santiago • Leslie Wing • Joyce Cohen • Kaycee Stroh • Brett Yoder • Sarah K. Aezer • Amanda Garrett • Anne Kathryn Parma • Nick Whitaker • Falon Grace • Sami Roe • Melissa Hildebrant • Allan Hyde |
Produktinta firmao | Disney Channel Salty Pictures First Street Films |
IMDb | |
Siatempe High School Musical estis la plej spektata filmo de Kanalo Disney kun 7,7 milionoj da spektantoj je ĝia premiera elsendo en Usono. Ĝi havis 789.000 spektantojn je la unua elsendo en Britio (kaj 1,2 milionojn entute dum la unua semajno), do ĝi estis la dua plej spektata programo de Kanalo Disney en Britio en la jaro 2006. Krom tio, High School Musical estis la unua originala filmo de Kanalo Disney, kiu estis elsendita de BBC. La elsendo okazis la 29-an de decembro en 2006. Ĝia sontrako estis la plej sukcesa albumo en Usono en 2006.
La aŭtoro kaj multaj kritikistoj priskribas la intrigon de la filmo kiel modernan adaptaĵon de Romeo kaj Julieto. Ĝi temas pri du altlernejanoj, kiuj apartenas al du rivalaj grupoj, nome Troy Bolton (Zac Efron), la estro de la korbopilka teamo, kaj Gabriella Montez (Vanessa Hudgens), belega sed timida lernantino, kiu ĵus transvenis el alia lernejo, kaj estas elstara talento en natursciencoj, pleje en kemio kaj matematiko. Ili strebas ricevi la ĉefrolojn en la lerneja muzikalo, kio apartigas la lernejon kaŭze de la fakto ke ili apartenas al du kontraŭstarantaj socialaj grupoj. Rezistante la preson kaj rivalecon de siaj kamaradoj, Troy kaj Gabriella sukcesas atingi sian celon, kaj insipiras la aliajn lernantojn rompi la barierojn de sociaj stereotipoj.
La filmo estis produktita preskaŭ tute en Wasatch Front en la ŝtato Utaho (nome en Sallaga Urbo kaj Murray).
Troy Bolton, lernanto kaj korbopilka stelo en la altlernejo East High (School) ekkonas Gabriella Montez, natursciencan talentulinon en novjara festo okazigita en skiejo dum la kristnaskaj ferioj. Ili partoprenas karaokean konkurson, kie ili kune kantas Start of Something New (komenco de io nova). Ili tuj ekplaĉas unu al la alia, kaj interŝanĝas telefonnumerojn. Unu semajnon poste la patrino de Gabriella transloĝiĝas, kaj Gabriella transiras al East High, kiu situas en la urbo Albuquerque en Nov-Meksiko. Kiam Troy ekvidas ŝin en leciono, li volas certiĝi, ĉu la knabino ĵus vidita estas Gabriella, do li sonorigas ŝian poŝtelefonon. Li estas kaptita, kaj ricevas lernejareston kune kun Gabriella, Chad Danforth, lia plej bona amiko kaj samteamano, Taylor McKessie, la estrino de la scienca klubo kaj la scienca dekatlona teamo, kaj la gefratoj Ryan kaj Sharpay Evans, kiuj estas prezidantoj de la teatra klubo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article High School Musical, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.